Richard Corbett
| Richard Corbett | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 6-an de januaro 1955 (71-jaraĝa) en Southport | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Universitato de Hull Kolegio Triunuo | ||||
| Partio | Brita Laborista Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto verkisto de nefikcio | ||||
| Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Richard Graham CORBETT (naskita la 6-an de januaro 1955 en Southport, Anglio, honorigita per la Ordeno de la Brita Imperio) estas iama brita politikisto kaj eŭropa oficisto kiu funkciis kiel la fina gvidanto de la parlamenta grupo de la brita Laborista Partio en la Eŭropa Parlamento, de 2017 ĝis 2020. Li estis Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) por la balotdistrikto Merseyside okcidenta de 1996 ĝis 1999 kaj tiam por Jorkŝiro kaj la Humbero de 1999 ĝis 2009, kaj denove de 2014 ĝis 2020. Li estis membro de la Nacia Ĉefestraro de la Laborista Partio kaj partoprenis en ties “ombra kabineto”, kiam la partio konsistigis la opozicion.
Inter januaro 2010 kaj februaro 2014, Corbett estis konsilisto de la unua plentempa prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy. En tiu funkcio, kaj kiel verkisto kaj ofta komentisto pri eŭropaj aferoj, li estis voĉdonita fare de grupo de politikaj fakuloj la 14-an de novembro 2012 kiel la kvara plej influa brito pri EU-politiko, antaŭ la brita ĉefministro.[1]
En 2003, Corbett iĝis la unua MEP kiu starigis kaj vivtenis regulan personan blogon, kaj en 2015 li iĝis la unua brita politikisto kiu evoluigis kaj publikigis telefonaplikaĵon.
Cetere en 1979 li estis unu el la ĉefaj eksteraj prelegistoj en la tema programo de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Austerlitz, Nederlando.[2]
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ pri la voĉdono de 2012 pri plej influaj britoj en EU-politiko vidu tie Arkivigite je 2020-05-31 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ "interŝtataj uniĝoj - kiucele?", raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK 1979, red. de Ian Tarrant, Neven Kovačić, Ian Jackson, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat; publikigita dum marto 1980 en Pisa (jen esperante, sed ankaŭ angle kaj france)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

