Rhön

| Rhön | |||
|---|---|---|---|
la monto Wasserkuppe vidata de nordo
| |||
| mezalta montaro • montara sistemo | |||
| Alteco | 950 m | ||
| Situo | federaciaj landoj Hesio, Turingio kaj Bavario] de | ||
| Elstaraĵo | 950 m (monto Wasserkuppe) | ||
| Geografia situo | 50° 30′ N, 9° 56′ O (mapo)50.4980555555569.9377777777778Koordinatoj: 50° 30′ N, 9° 56′ O (mapo) | ||
| |||
La pejzaĝa regiono Rhön estas mezalta montaro en la centro de Germanio. La teritorio etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La plej alta punkto estas la monto Wasserkuppe, 950 metrojn super la marnivelo, kies pinto apartenas al la komunumo Gersfeld en Hesio. En pluraj partoj de la montaro vintre bone eblas skiado.
Etimologio
La deveno de la nomo Rhön, kiu unuafoje dokumente menciiĝis nur en la jaro 1228, en la mezepoke latina formo Rone nemus (nemus latine signifas "arbareto") ĝis la nuntempo ne sendispute klariĝis. Supozatas kaj fonto el la kelta kaj el la ĝermana kulturoj. La kelta teorio apogiĝas je la vortoj roino ("monteto") kaj rinn respektive rann ("monto", "antaŭmonto"). Konsiderante, ke la keltoj vivis en la teritorio de la nuna suda Germanio, sed ne en la nuna oriente centra Germanio, tute probablas ke el suda perspektivo eblas nomi la montaron "antaŭmonto" de la pli nordorienta Turingia Arbaro. La ĝermana teorio apogiĝas je la vorto hraun, ŝtona lando aŭ roka dezerto, kiu konserviĝis interalie en la dana vorto røn por "marfunda rokego" aŭ "roka insuleto". Ke la vorto hraun en la moderna islanda lingvo havas la signifon de lafo, laŭ iuj konsideriĝas aparte konvinka indiko pri tiu teorio, ĉar la plejparto de la montaro Rhön fontas el lafo, do el vulkana origino. Tiu teorio tamen necesigus, ke la ĝermanoj de la unuaj jarcentoj de nia erao kaj konis la geologian devenon de la montaro, kaj ke la vorto estis universale konata en la ĝermanaj lingvovariaĵoj de Centra Eŭropo kaj Skandinavio (kie cetere mankas aktivaj vulkanoj, do ne estis oftaj okazoj uzi tian vorton), kaj ke la vikingoj, kiuj en la 9-a jarcento malkovris la insulon Islando, tie per uzo de la vorto hraun "rekonis" la geologian formon de la germana montaro… Tiu tezo malprobablas, kaj supozeble la ĝermana vorto hraun atingis sian signifon de lafo, do de "ŝtonaro de vulkana deveno", nur post la ĝermana malkovro de Islando.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


