Restingao
Restingao (portugale : Restinga) estas tipo de marbordaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiu troviĝas en Brazilo. Restingaoj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj nutraĵ-malriĉaj grundoj, kaj karakteriziĝas per mezgrand-dimensiaj arboj kaj arbedoj taŭgaj por la pli sekaj kaj nutraĵ-malriĉaj cirkonstancoj.
La Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras du restingaajn ekoregionojn. La atlantik-marbordaj restingaoj troviĝas en pluraj enklavoj laŭlonge de la brazila marbordo ekde Norda Rio-Grando en nordorienta Brazilo ĝis Suda Rio-Grando en suda Brazilo, kovrante areon de 7 900 kvadrataj kilometroj kiu etendiĝas ekde la Tropikoj ĝis la Subtropikoj. Ĝiaj flaŭro kaj faŭno samhavas similecojn kun tiuj de la humidaj atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo. Tiu ĉi ekoregiono estas parto kaj de biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj de tutmondaj 200-regiono de la WWF.
La nordorient-brazilaj restingaoj situas laŭlonge de la norda marbordo de Brazilo, en la subŝtatoj de Maranjo, Piaŭio, kaj Cearao. Ĝiaj flaŭro kaj faŭno distingiĝas de tiuj de la atlantik-marbordaj restingaoj, kaj havas pli grandajn similecojn al tiuj de la humida amazona arbaro.
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono NT0102 : Atlantik-marbordaj restingaoj (WWF)
- angle Ekoregiono NT0144 : Nordorient-brazilaj restingaoj (WWF)
- angle Tutmondaj 200; numero 48 : Atlantikaj arbaroj (WWF)
- angle Atlantikaj arbaroj (Naturprotekto Internacia)[rompita ligilo]
- portugale Informo pri la restingaoj en Brazilo (Restinga Net) Arkivigite je 2009-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.