Resende

Resende
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 364  (2011) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 7° 57′ U (mapo)41.1-7.95Koordinatoj: 41° 6′ N, 7° 57′ U (mapo) [+]
Areo 123,35 km² (12 335 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Resende (Portugalio)
Resende (Portugalio)
DEC
Situo de Resende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Resende, Portugal [+]
vdr

Resende estas urbo de Portugalio, situanta en la plej nordokcidenta pinto de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 781 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Resende, kiu havas totalan areon de 123,35 km², kaj 10 051 loĝantojn (2021), subdividita en 11 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Baião kaj Mesão Frio, oriente kun Lamego, sude kun Castro Daire kaj okcidente kun Cinfães. La teritorio estas tute sude de la rivero Douro, dum la sidejo mem estas apud la rivero kaj apud la ŝoseo 222 kiu bordas laŭ la maldekstra bordo inter Cinfães okcidente kaj Lamego oriente.

Historio

Dolmeno de São Cristóvão.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo, aparte ĉe la nekropolo de Trapas. El la romia epoko estas disaj restaĵoj, sed jam en la 6-a jarcento a.n.e., estis naviga komerco laŭ la rivero Douro inter grekoj kaj hispanoj. Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Resende estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis ĉirkaŭ 22 820 loĝantojn en 1940, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 10 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj

Resende havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Resende.
  • Anreade e São Romão de Aregos
  • Barrô
  • Cárquere
  • Felgueiras e Feirão
  • Freigil e Miomães
  • Ovadas e Panchorra
  • Paus
  • Resende
  • São Cipriano
  • São João de Fontoura
  • São Martinho de Mouros

Vidindaĵoj

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Romanikaj preĝejoj
  • Megalitoj de Felgueiras
  • Kastelo de São Martinho de Mouros
  • Monaĥejo de Santa Maria de Cárquere
  • Preĝejo de São Martinho de Mouros
  • Preĝejo de Anreade (en la tabelbildo)

Bildoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.