Reschensee

| Reschensee / Lago di Resia | ||
|---|---|---|
la lago Reschensee kun inundita preĝeja turo
| ||
| baraĵlago • lago | ||
| Situo | regiono Vinschgau / Val Venosta, Sudtirolo, Italio | |
| Speco de la lago | akvorezervujo (konstruita dum la jaroj 1949/1950) | |
| Ĉefaj fontoj | Adiĝo (Etsch / Adige), Rojenbach, Karlinbach | |
| Ĉefaj elfluoj | Adiĝo (Etsch / Adige) | |
| Setlejoj | Reschen, Graun, Sankt Valentin auf der Haide | |
| Datenoj | ||
| Koordinatoj | 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo)46.80333333333310.529444444444Koordinatoj: 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo) | |
| Surfaca areo | 67,7 ha | |
| Maksimuma longo | 6 km | |
| Maksimuma larĝo | 1 km | |
| Akva volumeno | 120 milionoj da m³ | |
La lago Reschensee (germane, prononco "Reŝnze", itale Lago di Resia) estas akvorezervujo en la komunumo Graun [prononco "Graŭn"] en la sudokcidento de la plejparte germanlingva regiono Sudtirolo en norda Italio. La rezervujo por 120 milionoj da m³ da akvo en alpa valo bariĝis inter la jaroj 1949 kaj 1950, ĝi longas 6 kilometrojn kaj en la plej larĝaj lokoj larĝas pli-malpli kilometron. La vilaĝoj Reschen, Graun (la vilaĝa kerno kaj la vilaĝoparto Spin) plus Sankt Valentin auf der Haide (ties vilaĝoparto Kaschon) situas rekte ĉe la laga bordo.
Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass ĝis la barigo de la rezervujo ekzistis tri naturaj lagoj: Reschensee, Mittersee (aŭ Grauner See) kaj Haidersee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo.
La lago iĝis fama loko por akvosporto, interalie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


