Repulsion

Repulsion
filmo
Originala titolo Repulsion
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1965
Ĝenro horora filmo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, suspense film, komedia filmo, hororkomedio, mistera filmo, psychological drama film, psychological thriller film, drama filmo, suspensa filmo, psikologia horora filmo, sendependa filmo
Kameraado Gilbert Taylor
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Gene Gutowski
Scenaro Roman Polański • Gérard Brach
Loko de rakonto Londono
Muziko de Chico Hamilton
Rolantoj Catherine Deneuve • Yvonne Furneaux • Ian Hendry • John Fraser • Patrick Wymark • Valerie Taylor • Helen Fraser • Roman Polański • James Villiers
Honorigoj Silver Bear Grand Jury Prize
IMDb
vdr

Repulsion (naŭzo) estas brita psikologia horora trilera filmo de 1965 reĝisorita de Roman Polanski, kaj protagonistigita de Catherine Deneuve. Bazita sur la historio verkita de Polanski kaj Gérard Brach, la intrigo sekvas la vivon de Carol, juna virino izola en apartemento kiun ŝi kunhavas kun sia fratino, suferas koŝmarojn. La filmo fokusas al vidpunkto de Carol kaj ŝiaj halucinoj dum ŝi venas en kontakto kun viroj kaj iliaj deziroj por ŝi. Ian Hendry, John Fraser, Patrick Wymark, kaj Yvonne Furneaux aperas en helpaj roloj. La filmo ricevis plurajn premiojn.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carol Ledoux (Catherine Deneuve), junulino belga, diskreta kaj timida, loĝas kun sia fratino Helen (Yvonne Furneaux) en apartamento en Londono. Ŝi laboras kiel ungoflegistino, kaj iam ŝi konas Colin (John Fraser), kaj tiu sukcesas organizi rendevuon kun ŝi. Sed la rilato ne progresas, ĉar ŝi suferas seksan fobion kaj fortan naŭzon al viroj. Tiu fobio estas pliigita per la amrilato de ŝia fratino kun edziĝinta viro, Michael (Ian Hendry), speciale pro la fizika ĉeesto lia en la apartamento, pro liaj necesaĵoj en la banĉambro kaj aparte pro la sonoj de ampasio (amoro) nokte. Iam Michael kaj Helen veturas al Italio por semajnfino, kaj Carol, en terura soleco kaj post serio de malagrablaj situacioj, eksuferas psikan malekvilibron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Catherine Deneuve - Carol Ledoux
  • Yvonne Furneaux - Helen Ledoux
  • Ian Hendry - Michael
  • John Fraser - Colin
  • Patrick Wymark - Posedanto
  • Valerie Taylor - Madame Denise
  • James Villiers - John
  • Helen Fraser - Bridget
  • Hugh Futcher - Reggie
  • Mike Pratt - Laboristo
  • Renée Houston - Miss Balch
  • Mónica Merlín - Srino. Rendlesham
  • Imogen Graham - Ungoflegistino

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.