Rejnhesio

| Rejnhesio | ||
|---|---|---|
| Regiono | ||
| regiono [+] | ||
| Lando | Germanio | |
| Regiono | Rejnlando-Palatinato | |
Rejnhesio (germane Rheinhessen) estas regiono en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. En ĝi vivas sume iom pli ol 600 000 loĝantoj. La nomo aludas al la historia fakto, ke inter la jaroj 1816 kaj 1919 la teritorio apartenis al la grandduklando Hesio, Großherzogtum Hessen, kaj de 1919 ĝis 1945 al la popola ŝtato Hesio, Volksstaat Hessen, kaj estis tiu parto de la teritorio okcidente respektive sude de la rivero Rejno. La nordorientan limon konsistigas la rivero Nahe.
Administre, al ĝi apartenas la eksterdistriktaj urboj Mainz kaj Worms, la distrikto Alzey-Worms kaj granda parto de la distrikto Mainz-Bingen (nome ĉio okcidente de la rivero Nahe). Historie, la teritorio en la dua duono de la 20-a jarcento estis unu el kvar distriktaroj de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj nun apartenas al la metropola regiono Rejno-Majno.
La monto Kappelberg estas kun alteco de 358 m super marnivelo la plej alta monto de la regiono Rheinhessen. Ĝi situas en arbara regiono Vorholz inter Bechenheim, Orbis kaj Oberwiesen en proksimeco al la limo kun Palatinato. Jakobsberg estas la nomo de 273 m alta monto en Rheinhessen. Ĝi situas ĉirkaŭ sep kilometrojn sudoriente de Bingen am Rhein apud Ockenheim kaj estas unu el la tri „sanktaj montoj“ en la rejnhesa montetlando.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



