Refrigerium
Bildo el [1]

Refrigerium (latina vorto) laŭlitere signifas “refreŝiĝon, (revivigligon)”, sed en la antikva Romo la vorto indikas la kutimon de la funebra rito tre praktikata en Rono kaj ankaŭ en landoj de baseno de la mediteraneo. [1] “Refrigerium” detale signifis manĝon plenumitan antaŭ la tombo de forpasinto por lin memorigi kaj kun li rekrei la antaŭan komunecon de vivo. Tiuj manĝoj kutimiĝis en la tago de la entombigo, poste denove en la naŭa posta tago, kaj sinsekve ĉiujare, kaj plue en apartaj cirkonstancoj. Tiucele, laŭeble, oni pretigis sur la tombo aŭ ĉirkaŭ ĝi aŭ super ĝi, ĉambrojn, terasojn, ĝardenojn... kun ankaŭ manĝotabloj kaj objektoj jam uzitaj de la forpasinto, al kiu oni celis rekrei la pasintan vivon kaj doni al konsolon fizikan kaj spiritan, kiel komprenigas tiuepokaj epigrafaĵoj.
La unuaj romaj, kaj najbaraj, kristanoj daŭrigis ([2]) en tiu pieca rita “ceremonio”[2] en tiu rito kaj do oni rite manĝis kaj refreŝiĝis, kiel sciate el dokumentoj, en tombejoj kiel en katakomboj honore de kristanaj martiroj kaj parencoj.
Kiel intuicieblas, en tiuj ritoj, kaj paganaj kaj kristanaj, kuntreniĝas konvinko pri la postmorta supervivo. Ĉe kristanaj daŭrigantoj de la sama rita funebra ceremonio, tiu ĉi fariĝis okazo de preĝpeto (kaze la martiroj) kaj de propreĝo por la animoj.
La sencon de tiu rita ceremonio, ĉe kristanoj, teologie esprimis Tertuliano, kiu unue uzis la sintagmon interim refrigerium (intertempa konsolo) por priskribi la feliĉan staton de la beataj animoj dum ili atendas la lastan juĝon kaj sian definitivan aliron al la paradizo. Tiu esprimoj de Tertuliano estas eĥo de pri vasta debato inter kristanaj verkistoj ĉu la animoj de la forpasintoj devas atendi la eskatologian finiĝon de la tempoj por aliri paradizon aŭ inferon aŭ, male, al la animo estas asignita definitiva postmorta stato tuj post la forpaso (Individua juĝo).
Bibliografio
- La Piana, George, Le tombe di Pietro e Paolo Ad Catacumbas, The Harvard Theological Review, Vol. 14, No. 1 (januaro, 1921), 53
- Webster, Noah, Vortaro Revised Unabridged Webster de la angla lingvo, Springfield, Massachusetts., G. & C. Merriam Company, 1913.
- Jacques Le Goff, Naskiĝo de Purgatorio (Chicago: The University of Chicago Press, 1986). ISBN 978-0-226-47083-2
- Maria Angi, Il Refrigerium tra paganesimo e cristianesimo: studio e analisi iconografica e iconologica, Università Ca' Foscari Venezia, 2012.
Notoj
- ↑ Latinaj verkistoj detale raportas pri tiu rito ĉe Etruskoj, ekzemple.
- ↑ Pri tio historiistoj trelonge diskutis: ĝi estis konsiderata jen kiel refreŝiĝo materia kaj spirita, jen laŭ eskatologia senco, jen kiel funebra bankedo. Hodiaŭ venkas tiu lasta interpreto, kiu lokigas refrigerium kiel kristana disvolviĝo de la pagana rito de la “parentales”. La antikveco de la rito estas atestata en la prifosaĵoj en la katakombo de Sankta Sebastiano (epoko de Vespasiano) en kiu evidentas ĉambro (triclinia) destinita al refrigerium honore de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo. La kutimo de tiu rito daŭris ĝis la 5-a jarcento).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.