Radioprogramado
Radioprogramado estas la enhavo, kiu elsendiĝas de radiostacioj.
Dum la frua epoko de radiofonio kutime regis ekvilibro de komedio, dramo, novaĵo, muziko kaj sporta raportado. Usona radioprogramado inkluzivis la plej faman holivudan talenton de la epoko. Radiofoniaj popularaj dramoj (angle soap operas) ekis en Usono en 1930 kun Painted Dreams (Pentrataj sonĝoj). Kvankam la plejparta uzado de radiofonio estis por parolata distraĵo, la Grand Ole Opry, kiu en 2006 estis la plej longdaŭra radioprogramo, havis (kaj havas) la fokuson je elsendado de kontrea muziko (country music) ekde la eko en 1925.
Dum la malfruaj 1940-oj kaj fruaj 1950-oj televido forprenis la popularecon de radiofonia komedio, dramo kaj varieteoj. En la malfruaj 1950-oj, radiofonia elsendado prenis la kutiman formon, kiun ĝi havas hodiaŭ — kun forta fokuso je muziko, novaĵo, kaj sporto, kvankam dramon eblas aŭdi plu, speciale en la BBC.
En Britio dum la 1950-oj radiofonia elsendado estis superregata de la institucio BBC. Ŝatantoj de rok- kaj pop-muziko, malkontentaj pri la elsendado de la BBC, ofte aŭskultis la anglalingvan Radion Luksemburgio (angle: Radio Luxembourg). Dum la post-1964-a epoko, okcidenteŭropa apudborda radiofonio (kiel Radio Caroline, elsendanta de ankrataj ŝipoj aŭ enmare forlasitaj fortikaĵoj) helpis plenumi la postuladon je pop- kaj rok-muziko. La BBC lanĉis sian propran pop-muzikan stacion, BBC Radio 1, en 1967.
En Suda Azio, Radio Ceylon (Radio Cejlono, la plej malnova radiostacio en la regiono) estis la "Reĝo de la Radiondoj" dum la 1950-oj kaj 1960-oj. Elsendado en Cejlono lanĉiĝis de brita inĝeniero Edward Harper en 1925. Radio Ceylon fariĝis publika korporacio en 1967 kaj renomiĝis kiel la Sri-Lanka Elsendada Korporacio (angle: Sri Lanka Broadcasting Corporation), kiam la insulo respublikiĝis en 1972.
Lastatempe estis reviviĝo de intereso pri tio, kio nun nomiĝas la "ora epoko de radiofonio" kaj transvivantaj radioprogramoj interŝanĝiĝas kaj kolektiĝas en bobeno-al-bobena, kaseda, KD-a, kaj MP3-a formatoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.