Punktoturdo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktoturdo
masklo, Punktoturdo Alvoko
masklo, Punktoturdo
Alvoko
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Zoothera
Specio: Z. wardii'
Zoothera wardii
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktoturdo (Zoothera wardii) estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj.

Ili reproduktiĝas en Himalajo. La Punktoturdo estas entute migranta, kaj vintras ĉefe en Srilanko, kaj pli malgranda nombro en suda Barato. Tiu nekomuna specio reproduktiĝas en Himalajo inter 1500 kaj 2500 m en densa arbaro. La vintrejaj areoj estas similaj, sed inkludas ne tiom arbarajn zonojn, kaj estas ĝenerale je 750 al 1500 m de altitudo. La Punktoturdo, kiel multaj membroj de la turdoj de la genro Zoothera, povas esti tre sekretemaj, ĉefe dum reproduktado. Eble la plej taŭga loko por vidi tiun malfacile videblan specion estas Parko Viktorio en Nuvara Elija, Sri-Lanko, kie multaj birdoj ariĝas ĉerivere frumatene.

ZootheraWardiiKeulemans.jpg
ZootheraWardiiKeulemans

Punktoturdoj estas ĉiomanĝantaj, sed manĝas pli insektojn ol frukton. Ili manĝas surgrunde kaj estas ĝenerale solemaj, kvankam ili formas arojn vintre.

Maskloj de tiu 22 cm longa turdo estas rimarkindaj birdoj, nigraj supre kun longa, rimarkinda kaj kontrastega blanka superokula strio (simila al tiu de la Siberia turdo) kaj blankaj punktoj en la flugilkovriloj, triarangaj, pugo kaj vosto. La subaj partoj estas blankecaj kun nigraj punktoj en flankoj. La beko kaj kruroj estas flavaj. La kanto estas kvazaŭ de bulbulo. Inoj kaj junuloj havas la saman bazan bildon, sed la nigro estas anstataŭata de malhelbruna, kaj la blanko de helbruna. La subaj partoj estas skvamecaj.

La tasformaj nestoj estas profundaj kaj kovritaj per herbo kaj lokitaj en arboforko. La ino demetas 3-4 blankajn aŭ bluecajn ovojn.

La latina scienca nomo rememoras S. N. Ward (1813-1897), britia kolonia administranto en Hindio el 1832 al 1863.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.