Providentia

En la antikva romia religio, Providentia estas dia personigo de la kapablo antaŭvidi kaj zorgi pri la homa sorto, do la providenco. Ŝi estis inter la enkorpigoj de virtoj kiuj estis parto de la imperia kulto de antikva Romo.[1] Providentia tiel aperas en arto, kulto, kaj literaturo, sed havas malmulte aŭ neniun romia mitologio kiel tia.
Providentia estis grava morala kaj filozofia abstraktado en la romia diskurso. Cicerono diras, ke ĝi estas unu el la tri ĉefaj komponantoj de prudentia, "la scio pri aferoj, kiuj estas bonaj aŭ malbonaj aŭ nek unu nek la alia,"[2] kune kun memoria, "memoro," kaj intellegentia, "kompreno".[3] La latina vorto estas la origino de la kristana koncepto de dia providenco.
Providentia en numismatiko

Providentia estis la ĉefa motivo por multaj kolektaj moneroj kaj medaloj, la plej lastatempa estante la 100-eŭra ora memormonero el la serio de aŭstraj eŭro-moneroj eldonita la 13-an de novembro 2002. La reverso prezentas la Providentia-fontanon ("Provendentia Brunnen") en centra Vieno, verko de unu el la plej grandaj barokaj skulptistoj Georg Rafael Donner. En la centro de la monero, la alegoria figuro de Providentia kun medaljono de la romia dio, Jano, kiu havis du vizaĝojn, estas montrata. Ĉirkaŭ la fontano estas aliaj simbolaj figuroj reprezentantaj alfluajn riverojn de la Danubo. Providentia tronas alte super la figuro de maljunulo reprezentanta la riveron Enns.
Referencoj
- ↑ J. Rufus Fears, The Cult of Virtues and Roman Imperial Ideology," ("La Kulto de Virtoj kaj Romia Imperia Ideologio"), Aufstieg und Niedergang der römischen Welt II.17.2 (1981), p. 886.
- ↑ Prudentia est rerum bonarum et malarum neutrarumque scientia.
- ↑ Cicerono, De Inventione 2.160; Elizabeth Henry, La Vigleco de Profetaĵo: Studo de la Eneado de Vergilio (eldonejo Southern Illinois University Press, 1989), paĝo 68.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.