Pretorejo
Pretorejo, latine praetorium, en la Romia Imperio komence estis la nomo por la centro de fortikaĵo de la romia armeo. Tie rezidis la pretoro, latine praetor, la ĉefa oficiro de la fortikaĵo, kaj ekkonstruante konstruaĵon, la soldatoj ĉiam unue konstruis tiun centron.

Sur la maldekstre bildigita mapo de modela fortikaĵo de la romia armeo, la numeroj signifas la jenon:
1 Pretorejo (Praetorium)
2 Pretoria vojo (Via Praetoria)
3 Ĉefa vojo (Via Principalis)
4 Dekstra pordego (Porta Principalis Dextra)
5 Pretora pordejo (Porta Praetoria)
6 Maldekstra Pordego (Porta Principalis Sinistra)
7 Malantaŭa pordego (Porta Decumana).
Poste pretorejo ankaŭ estis la nomo por la rega palaco de ĉiu romia provinco, kaj la nomo por la imperiestra palaco en Romo.
La nomo devenas de la malnovgreka vorto praitórion, kiu samsence signifas "ejo de armea ĉefo".
En la Nova Testamento de la kristana biblio la vorto uziĝas por la palaco de Pontius Pilatus, la romia prokuratoro de la subprovinco Judeo. Laŭ la tekstoj de la Nova Testamento Jesuo en la pretorejo estas juĝata kaj kondamnata je morto.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.