Prefaco

Prefaco de Six Livres de la République, de Jean Bodin (1576).

En literaturo, prefacoantaŭparolo[1] estas teksto de enkonduko kaj prezentado, metita komence de libro. En la prefaco kutime oni diskonigas la planon kaj la vidpunktojn uzitajn dum la prilaborado de la teksto, kaj samtempe eble oni avertas pri eventualaj objektoj kaj malkonsentoj, respondas al kritikoj jam formulitaj al antaŭaj eldonoj aŭ al avanco de la verko, kaj eventuale ankaŭ oni havigas ideojn pri la mesaĝo kiun la aŭtoro deziras transsendi per tiu dokumento — por ekzemplo, se la skribaĵo proponas sociajn temojn, la ĉefa mesaĝo povus esti rilata al la socia organizado, la malriĉeco, la malegala distribuado de resursoj, la perforto, la drogkonsumado ktp., aŭ kun variaj de la menciitaj temoj.

La prefaco ĝenerale estas mallonga kiam tiu fokusas al simpla averto, kaj kutime pli longa kiam ĝi inkludas prolegomenojn, profundaj kaj hazardajn motivojn, antaŭaĵojn ktp. Ofte prefaco povas esti mendita de la aŭtoro aŭ eldonejo de la teksto al pli fama verkisto, kio kompreneble pliigas la eblojn sukcesi de la eldonaĵo. Tio rezultas en kreado de specifa literatura subĝenro, kaj aparta kategorio en la verkaro de aŭtoro (tiu de la prefaco).

Notoj

  1. PIV NPIV Alirita la 23an de Decembro 2022.

Bibliografio

  • Gustave Vapereau, Dictionnaire universel des littératures, Parizo, Hachette, 1876, p. 1644.
  • Philippe Forest (dir.), L'Art de la préface, Ediciones Cécile Defaut, 2006.
  • Maxime Leroy, La Préface de roman comme système communicationnel: autour de Walter Scott, Henry James et Joseph Conrad, doktoriga disertacio prezentita en la Universitato de Angers, 2003.
  • Laurence Kohn-Pireaux (dir.), Le Texte préfaciel, Presses Universitaires de Nancy, 2000.
  • Alasdair Gray, The Book of Prefaces, Bloomsbury, 2000.
  • Gérard Genette, Seuils, Seuil, 1985.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.