Porte de Choisy
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Porte de Choisy (pariza metrostacio) kaj Porte de Choisy (Tramtransporto en Parizo). |
13 Arond. Porte de Choisy
| |||
|---|---|---|---|
| |||
Porte de Choisy, aŭ "pordego de Choisy" estis unu el la historiaj urbopordegoj, kiuj konsistigis la defendan remparon de la mezepoka urbo Parizo. Tie ankoraŭ en la 1840-aj jaroj sub la regado de la franca reĝo Ludoviko-Filipo kaj planite de la arkitekto Adolphe Thiers estis konstruita tiutempe moderna urbodefenda remparo, tra kiu nur eblis pasi per 69 pordegoj - la "pordego de Choisy" estis unu el ili. Ĝi situis en la 13-a arondismento de Parizo, ĉe la suda rando de la teritorio kiu konsistigis la mezepokan urbon, kaj en la 19-a ĝis 21-a jarcentoj iĝis parto de kontinua metropola urbega konstruado, tio signifas ke oni neniel plu povus vivi signon de urba rando aŭ limo. Tamen la urbegaj konstruaĵoj tuj sude de la kvartalo, kiuj "ekster la limoj de la historia urba remparo", ankoraŭ nun formale ne apartenas al la urbo Parizo, sed al la franca departemento Val-de-Marne en la Pariza Regiono. Pri la eksa pordego, kiu malkonstruiĝis inter la unua kaj dua mondmilitoj, ĉar ĝi ĝenis la pluan disvastigon de la metropolo, nun precipe memorigas la samnomaj stacioj de la tramtransporto en Parizo kaj de la pariza metroo. Krome tie situas la urba parko de Choisy, kiu same portas la historian nomon. En distanco de ambaŭfoje 400 metroj situis la remparaj pordegoj Porte d'Italie okcidente kaj Porte d'Ivry oriente.
Transportoj
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

