Populus fremontii
Populus fremontii
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Populus fremontii S. Watson | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Populus fremontii aŭ okcident-amerika nigra poplo aŭ fremont-poplo aŭ riverborda, ĉerivera nigra poplo estas nigra poplo indiĝena en okcidenta Norda Ameriko, en Kalifornio (escepte Plataĵo Modoc) kaj oriente ĝis Nevado, Utaho, Arizono kaj Nov-Meksiko kaj sude al Sonora en nordokcidenta Meksiko. Ĝi kreskas en ĉeriveraj areoj kaj inunditaj landoj en sudokcidenta Usono kaj ĝis nordokcidenta Meksiko.
Priskribo

Populus fremontii estas larĝa arbo kreskanta 12-35 m, kun larĝa krono, kun trunko kun diametro ĝis 1,5 m. La arboŝelo estas glata se juna, sed sulka ĉe aĝaj arboj. La floraro konsistas el longa penda amento, kiu floras de marto ĝis aprilo. . La frukto estas akeno, disvastigata per vento, kiu ŝajnas aspekti kiel pecetoj el kotono pendiĝanta de membroj. La folioj longas 3-7 cm, korformaj, kun pintiĝinta fino, blankaj vejnoj kaj krenela rando; ili estas glataj ĝis harplenaj kaj ofte makulitaj kun lakteca rezino.
Laŭ la „National Register of Big Trees” (Nacia Registro de Granda Arboj), la plej granda fremonta nigra poplo en Usono estas en Santa Cruz, Arizono. Ĝi havas perimetron de 42 futoj, altecon de 92 futoj, kaj etendiĝon de 108 futoj.
Uzado
Populus fremontii estas uzata en plantado por ŝirmovivejoj kaj ekologia restarigo, pli grandaj ĝardenoj kaj kiel indiĝena planto de land-aspekto, ventoŝirmilo, eroziokontrolo, ombro por brutaro kaj ĉe refreŝigaj instalaĵoj kaj parkoj. Fremont-poplo estis uzita en la pasinto fare de setlantoj kaj agrikulturistoj por fuelo kaj barilopostenoj.
La indiĝenaj amerikanoj manĝis la internan ŝelon de Fremont-poplo kontraŭ skorbuto. La ŝelo kaj foliaro kutimis fari kataplasmojn por trankviligi turga, trakti vundojn, kaj kuraci kapdolorojn. La branĉetoj estis uzitaj fare de la Pima-tribo por korbomaterialoj, kaj Cahuilla-triboj uzis la lignon por iloj. Populus fremontii estis uzita fare de la Pueblo-triboj por tamburoj, kaj estis la preferata lignospecio el la Kolorad-riveraj arbaroj por kveĉanaj kremacioj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Jepson Manual treatment: 'Populus fremontii ssubsp. fremontii
- angle Fremont-poplo (USDA). Arkivigite je 2022-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



