Politmenoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Politmenoj
Nigragorĝa mangokolibro (Anthracothorax nigricollis)
Nigragorĝa mangokolibro (Anthracothorax nigricollis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Subfamilio: Politmenoj, Polytminae
Reichenbach, 1849
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Politmenoj (Polytminae) estas unu el kvin subfamilioj de la kolibra familio Trokiledoj (Trochilidae). La subfamilio enhavas 12 genrojn kun totalo de 29 specioj.

Oni proponis neformalan nomon "mangokolibroj" por tiu grupo kiel ankaŭ por la sep specioj en la plej granda genro, nome Anthracothorax, kiu inkludas "mango" en la ordinara nomo de ĉiu specio.[1]

Taksonomio

Studo pri molekula filogenetiko de kolibroj publikigita en 2007 trovis, ke la familio konsistis el naŭ kladoj.[2] Kiam Edward C. Dickinson kaj James Van Remsen, Jr. ĝisdatigis la Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World por la 4a eldono en 2013 ili dividis la naŭ kladojn en ses subfamilioj kaj proponis uzi la latinan nomon Polytminae por la "mangokolibra" klado, nomo kiu estis enkondukita de Ludwig Reichenbach en 1849.[3][4]

Antaŭmolekulaj studoj ne antaŭvidis la ekziston de tiu klado, sed komuna trajto estas la ĉeesto de segilaĵoj en la tranĉa bordo de la beko. Klara ekzemplo estas la Dentbeka kolibro (Androdon aequatorialis).[5]

Studoj pri molekula filogenetiko fare de Jimmy McGuire kaj kunlaborantoj publikigitaj inter 2007 kaj 2014 determinis la rilatojn inter la ĉefaj grupoj de kolibroj.[6][2][7] En la suba kladogramo, la ordinaraj nomoj estas tiuj enkondukitaj en 1997.[8] La Latinaj nomoj esta tiuj proponitaj de Dickinson kaj Remsen en 2013.[9]

Trochilidae


Florisuginae – topazkolibroj



Phaethornithinae – ermitkolibroj





Polytminae – mangokolibroj



Lesbiinae

Heliantheini – brilkolibroj



Lesbiinicoquettes





Patagoninaegigantkolibroj


Trochilinae


Lampornithini – montokolibroj



Mellisugini – abelkolibroj




Trochilini – smeraldkolibroj







La filogenetikaj rilatoj inter la genroj en la subfamilio Polytminae, kiel determinite en la studo de 2014, estas montritaj sube. La genro Eulampis troviĝis ene de Anthracothorax, igante Anthracothorax parafiletika.[5][6] Neniu specio el la genro Augastes estis specimenigita en la molekulaj studoj, sed surbaze de komparo de plumaraj trajtoj kaj bekoformoj, oni kredas, ke Augastes estas proksime parenca al Schistes.[5]

Polytminae


Doryfera – lancbekuloj




Schistes – kojnkolibroj



Colibri – kolibroj







Heliactin – Korna kolibro




Androdon – Dentbeka kolibro



Heliothryx – fekolibroj






Polytmus – orgorĝuloj




Avocettula – Flamvosta avocetkolibro




Chrysolampis – Rubentopaza kolibro



Anthracothorax kaj Eulampis – mangokolibroj kaj karibkolibroj







Taksonomia listo

La subfamilio enhavas la jenajn dek du genrojn:[10]

Bildo Genro Vivantaj specioj
Doryfera
Schistes
Augastes
Colibri
Androdon
Heliactin
Heliothryx
Polytmus
Avocettula
Chrysolampis
Anthracothorax
Eulampis

Referencoj

  1. (1997) “DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves:Trochilidae)”, Molecular Biology and Evolution 14 (3), p. 325–343. doi:10.1093/oxfordjournals.molbev.a025767. 
  2. 2,0 2,1 (2007) “Phylogenetic systematics and biogeography of hummingbirds: Bayesian and maximum likelihood analyses of partitioned data and selection of an appropriate partitioning strategy”, Systematic Biology 56 (5), p. 837–856. doi:10.1080/10635150701656360. 
  3. Reichenbach, Ludwig. (1849) Avium Systema Naturale 1 (germane). Friedrich Hofmeister.
  4. Dickinson & Remsen 2013, p. 108.
  5. 5,0 5,1 5,2 (2015) “Classification of the Polytminae (Aves: Trochilidae)”, Zootaxa 3957 (1), p. 143–150. doi:10.11646/zootaxa.3957.1.13. 
  6. 6,0 6,1 (2014) “Molecular phylogenetics and the diversification of hummingbirds”, Current Biology 24 (8), p. 910–916. doi:10.1016/j.cub.2014.03.016. Bibkodo:2014CBio...24..910M. 
  7. (2009) “A higher-level taxonomy for hummingbirds”, Journal of Ornithology 150 (1), p. 155–165. doi:10.1007/s10336-008-0330-x. 
  8. (1997) “DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves:Trochilidae).”, Molecular Biology and Evolution 14 (3), p. 325–343. doi:10.1093/oxfordjournals.molbev.a025767. 
  9. Dickinson & Remsen 2013, pp. 105–136.
  10. Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 8a de Januaro 2020 .
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Birds of the World, 1999 Edition (ISBN 9780862838065)


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.