Pokémon


Pokémon

Eldoninto Nintendo
vdr
Pokémon
plurkomunikila serio Redakti la valoron en Wikidata
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Originala nomo ポケットモンスター
vdr

Pokémon (japane: ポケットモンスター [poketto monsutā], de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj", mallongigo: ポケモン [pokemon]) estas franĉizo kreita de TAĜIRI Satoŝi je 1995. "Pokémon" ankaŭ estas la nomo de ĉi tiuj "poŝaj monstroj". La franĉizo estas precipe konita pro la serio de videoludoj por diversaj videoludiloj de Nintendo. Post la apero de la du unuaj ludoj en 1996, ankaŭ aperis animeajn kaj mangaajn seriojn, kolektkartajn ludojn kaj aliajn produktojn. Je 2007, Pokémon estis konsiderata kiel la dua plej sukcesa serio de videoludoj pro 155 milionoj da venditaj kopioj.[1]

En la mondo de Pokémon, "pokémon-trejnisto" kaptas sovaĝajn pokémon-ojn. Por kapti Pokémon-ojn, la pokémon-trejnisto devas uzi pilkon nomitan angle "pokéball" (japane: モンスターボール [monsutābōru]). Post la pokémon-trejnistoj povas bataligi siajn pokémon-ojn kontraŭ aliaj. La pokémon-o kiu venkas batalo ricevas spertpoentojn. Se pokémon-o ricevas sufiĉe da spertpoentoj, ĝi atingas supran nivelon de forteco kaj eĉ povas evolui en pli forta formo.

La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon getto daze!?)" aŭ "Gotta catch 'em all" en la Angla lingvo. En Esperanto, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn" respektive. De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste renomiĝis "The Pokémon Company International"), ne uzis la frapfrazon.

La ludoj

De 1996 ĝis 2022, estis publikigitaj naŭ generacioj de Pokémon-videoludoj, en la ĉefa vico de ludoj. En ĉiu generacio, novaj Pokémonoj unue aperis, tiel ke la nombro da Pokémonoj kreskis de 151 en 1996 ĝis pli ol mil.

La Unua Generacio

La unuaj ludoj estas Pokémon Red kaj Blue (Blue estas Green en Japanujo). Ili aperis en la japana lingvo en 1996. En Japanujo ankaŭ aperis Blue, kiu estas versio nur por Japanujo kun pli novaj bildoj kaj sonoj.

La Dua Generacio

La duaj ludoj estas Pokémon Gold kaj Silver. Ili aperis en la japana lingvo en 1999 kaj poste aperis Pokémon Cristal.

La Tria Generacio

La triaj ludoj estas Pokémon Ruby kaj Sapphire. Ili aperis en la japana lingvo en 2002. La unuaj ludoj ankaŭ estis refaritaj en 2004 sub la nomoj, Pokémon FireRed kaj LeafGreen kaj poste aperis Pokémon Emerald.

La Kvara Generacio

La kvaraj ludoj estas Pokémon Diamond kaj Pearl kun Pokémon Platinum. Ili aperis en la japana lingvo en 2006. Poste aperis la refaraĵoj Pokémon HeartGold kaj SoulSilver.

La Kvina Generacio

La kvinaj generacioj estas Pokémon Black kaj White. Ili aperis en la japana lingvo en 2010. Post du jaroj aperis Pokémon Black 2 kaj White 2 en la sama regiono de ludado.

La Sesa Generacio

En oktobro 2013 aperis du novaj ludoj- Pokémon X kaj Y kun novaj Pokémonoj. Ili estas la unuaj Pokémonaj ludoj por la konzolo Nintendo 3DS. En Novembro 2014, Pokémon Omega Ruby kaj Alpha Sapphire aperis.[2]

La Sepa Generacio

La sepaj ludoj, Pokémon Sun kaj Moon, aperis en novembro 2016. La sekvaj ludoj, Pokémon Ultra Sun kaj Ultra Moon, aperis en novembro 2017. Ĉi tiuj ludoj okazas en la regiono Alola.

La Oka generacio

Pokémon Sword and Shield aperis en novembro 2019, okazanta en la regiono Galar.

La Naŭa generacio

Pokémon Scarlet and Violet aperis en februaro 2022, okazanta en la regiono Paldea.

Pokémon Go estas videoludo por man-tenataj elektronikaj iloj, precipe Saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.

Aliaj ludoj

Krom tiuj ĉefaj ludoj, ankaŭ estas multaj aliaj ludoj.

TV

La televidserio Pokémon sekvas la aventurojn de Ash (Satoshi japane). Kiel en la ludoj, Ash volas iĝi la Pokémon-an ĉampionon, kaj tiucele devas kapti diversajn Pokémon-ojn kaj venki diversajn estrojn. Li vojaĝas tra la universo de Pokémon kun siaj geamikoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.