Pluvivo

Ĵus eloviĝinta karetido strebas atingi la maron viva.
Homa vivejo en Antarkto, dezajnita por ŝirmi kontraŭ malfacilegaj mediaj kondiĉoj

Pluvivo, supervivo, transvivo, aŭ postvivo estas daŭra vivado malgraŭ danĝeraj kondiĉoj. Metafore ĝi ankaŭ estas aplikebla al la pludaŭro de nevivaj estaĵoj kaj abstraktaj ideoj. Vivantaj organismoj kutime havas genetike programitan pluvivemon, kaj artefaktoj analoge estas dezajnitaj por minimuma detrueblo.

Historio

En religia kunteksto, "pluvivo" povas signifi la postmortan pluekziston de homa konscio, ofte konceptata kiel animospirito. Ĝi estas rigardata kiel sinonimo de "senmorteco", sed havas malpli bonajn konotaciojn.[1] La 17a-jarcenta kristana filozofo Tommaso Campanella kunligis la ordinaran kaj la religian sencon de pluvivo, argumentante homcentrisme ke ĉiuj bestoj havas animon, sed nur homoj havas menson, kiu ebligas pluvivadon per ekspluato de la natura mondo kaj ankaŭ estas la sola afero, kiun Dio pluvivigas post la morto.[2]

En moderna kulturo

Diversaj verkoj rilatas al pluvivado. Kaj fikciaj kaj malfikciaj rakontoj pri individuoj, kiuj transvivas danĝeregajn cirkonstancojn, estas popularaj. Ekzistas granda amaso da edukaj verkoj, nomeblaj kiel transvivgvidiloj, kiuj konsilas pri naturmedia vivokapablo (d) en danĝeraj situacioj kiel perdiĝo sen nutraĵo kaj akvo, pri sindefendado, kaj pri transvivado de naturkatastrofoj.

Videoludoj

Ĉe videoludo ludata en pluvivada agordo, la ludanto devas ludi seninterrompe kiel eble plej longe sen morto dum la ludo prezentas ĉiam pli malfacilajn defiojn.[3] Varianto de pluvivada agordo estas agordo, kie la ludanto devas transvivi ĝis certa dauro, post kiu li aŭ ŝi venkas.[4] Tiu agordo estas aparte ofta ĉe turdefendaj videoludoj, en kiuj la ludanto devas plibonigi specifajn defendajn strukturojn por forteni malamikon kiel eble plej longe.[5] Pluvivada agordo similas al la tipa ludostilo de la klasikaj arkadaj ludoj (d), en kiuj ludantoj bataladis kontraŭ ĉiam pli fortaj malamikaj atakoj.[6] Tiu stilo estis celita por ke la ludo finiĝu rapide kaj lasu ŝancon ludi al aliaj ludantoj.

Referencoj

  1. Peter Moore, Where are the Dead?: Exploring the idea of an embodied afterlife (2016). p. 10.
  2. Muratori, Cecilia. 2013. "Eating (Rational) Animals: Campanella on the Rationality of Animals and the Impossibility of Vegetarianism." En Muratori, Cecilia, kaj Dohm, Burkhard (red.), Ethical Perspectives on Animals in the Renaissance and Early Modern Period. Firenze: Sismel - Edizioni del Galluzzo. 160.
  3. Glasser, Aj (15-a de oktobro 2008) Gears of War 2 – Horde Mode Is The Way To Go. Kotaku. Arkivita el la originalo je 17-a de oktobro 2008. Alirita 18-a de novembro 2011 .
  4. Rodgers, Scott. (2010) Level Up!: The Guide to Great Video Game Design. John Wiley and Sons.
  5. Walker, John (5-a de majo 2009) The Plants Vs. Zombies Review. Alirita 18-a de novembro 2011 .
  6. Osborne, Joe (11-a de oktobro 2011) Empires & Allies Survival Mode: Everything you need to know. Games.com. Arkivita el la originalo je 2011-11-22. Alirita 18-a de novembro 2011 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.