Plone
| Plone | |
|---|---|
| Ekranfoto de Plone montrante la Zope agordestrilon tuj post kutima instalado. | |
| Programisto | Alan Runyan, Alexander Limi, Vidar Andersen kaj la Plone Teamo |
| Lasta stabila versio | 3.0.5 (7-a de januaro 2008) |
| Lasta testa versio | neniu |
| Operaciumo | Plursistema |
| Programlingvo | Python |
| Programtipo | Enhav-mastruma sistemo |
| Permesilo | GPL (libera programaro) |
| Retejo | www.plone.org |
Plone' estas senpaga, malfermitakoda blokaĵa sistemo por administrado de enhavo konstruita sur la Pitona aplika servilo Zope kaj ĝia Zope enhav-mastruma kadro. Plone estas libera programaro kaj estas farita ebligante aldonon de kromaĵoj. Ĝi povas esti uzata kiel intrareto aŭ ekstrareto, dokument-mastruma sistemo kaj kunlaborada sistemo por ebligi kunlaboradon inter homoj aŭ organizoj diversloke.
Fortoj kaj malfortoj de Plone
Plone EMS plej bonas por homoj, kiuj nur kapablas retumi kaj uzi Dokumentoredaktilon. En Plone la enhavo estas facilege redaktebla. La precizan aspekton eblas redakti per CSS, do la uzantoj povas enmeti enhavon sen pensi pri la aspekto.
Kelkaj opinias ke malavantaĝas ke,:
- oni devas lerni novan sistemon, ĝi ne funkcias per PHP. Povas daŭri kelkajn monatojn antaŭ programistoj profunde konas la sistemon.
- Plone postulas ke oni instalu Zope sur la servilo. Tio ne jam estas normo, kaj do povas estigi malfacilaĵojn.
- Zope defaŭlte stokas la tutan hejmpaĝon en unu dosiero (nomata data.fs). Ili estas nekompreneblaj sen Zope, tamen eblas per kromaĵoj devigi la sistemon meti dosieron rekte en la *NIX-dosiersistemon. Krome eblas FTPi al la Zope servilo por elpreni/eksporti la paĝojn al aliaj sistemoj.
- malfacilas agordi la aspekton se oni ne bone konas la funkciadon de kaj CSS kaj Zope.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Saluton! Senpagaj facilaj retejoj! Retejo kiu disdonas Plone-retejojn.
- liberafolio.org
- Artikolo pri la ŝanĝo al Plone far Libera Folio
- Dana Esperanto Junulara Organizo Retejo kiu uzas Plone.
- Kultura Esperanto-Festivalo 2008 Retejo kiu uzas Plone.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

