PlayStation 5

PlayStation 5
Disvolvo Sony Interactive Entertainment
Serio PlayStation
Antaŭita de PlayStation 4
Sekvita de PlayStation 6
Regilo DualSense
vdr

La PlayStation 5 (oficiale mallongigita kiel PS5) estas naŭageneracia hejma ludkonzolo disvolvita de Sony Interactive Entertainment. Ĝi estis surmerkatigita la 12-an de novembro 2020 en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Japanio, kaj poste la 19-an de novembro en Eŭropo kaj tra la tuta mondo. Ĝi sekvas la PlayStation 4.

Je la 9-a de decembro 2023, Sony raportis la vendon de pli ol 50 milionoj da PS5.

Historio

La konceptado kaj evoluigo de la PlayStation 5 komenciĝis jam en 2015. Ĝi estis oficiale menciita dum intervjuo de Mark Cerny, unu el la kreintoj de la PlayStation 4, por la retejo Wired en Kalifornio la 16-an de aprilo 2019. Tiam li malkaŝis la estontajn funkciojn de la videoludilo.

Kelkajn tagojn poste, Sony konfirmis al ĵurnalistoj kaj akciuloj, ke la videoludiloj ne estus lanĉita dum la sekva jaro, kio ekskludis ajnan eblecon de lanĉo komence de 2020.

Aparato

La baza modelo inkluzivas optikan diskolegilon, kiu kapablas legi diskojn de la formato Ultra HD Blu-ray. La cifereca eldono ne enhavas tiun legilon, kaj estas malpli kosta modelo, kiu permesas aĉeti videoludojn nur per elŝutado. La du variantoj de la videoludilo aperis samtempe. Pli maldikaj revizioj de ambaŭ modeloj anstataŭigis la originalajn en novembro 2023.

Inter la ĉefaj karakterizoj de la PlayStation 5 estas solidstata disko adaptita por rapidega datuma fluado kaj por ebligi signifan plibonigon de enhavkapableco. La videoludilo cetere entenas grafikan procesoron AMD, kiu kapablas afiŝi ekranrezolucion 4K aŭ ĝis 120 bildoj ĉiusekunde.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.