Placo Dizengoff
| Placo Dizengoff | ||
|---|---|---|
| placo [+] | ||
| Lando | Israelo | |
| Situo | Tel-Avivo | |
| - koordinatoj | 32° 4′ 41″ N, 34° 46′ 27″ O (mapo)32.0780555634.77416667Koordinatoj: 32° 4′ 41″ N, 34° 46′ 27″ O (mapo) [+] | |
![]() |
||
| Placo Dizengoff | ||
Placo Zina Dizengoff (hebree כִּכָּר דִיזֶנְגוֹף, Kikar Tsina Dizengof) estas ikoneca publika placo en Tel-Avivo, ĉe la angulo de ĉefstratoj Dizengoff (ambaŭflanke), Reines kaj Pinsker, du aliaj malpli ĉefaj stratoj estas Ben-Ami kaj Zamenhof, nomita honore al L. L. Zamenhof.
Unu el ĉefaj placoj de la urbo, ĝi estis konstruita en 1934 kaj inaŭgurita en 1938 [1]. La placo havas formon de cirklo kun ronda fontano ĉe ties centro. Ĝia diametro estas 60 metroj.
Historio
Origino (1930-70)
En 1934, Genia Averbuch gajnis konkurson pri la dezajno de municipa placo. Ĝia cirkla formo estis fokuso de Tel-Avivo ekde sia komenco, ĝia loko en la koro de la urbo estante unu el la kialoj. Ĝi estis nomita "la Étoile de Tel-Avivo" pro ĝia formo – trafikocirklo ĉe la interkruciĝo de ses stratoj [2].
Reformo (1970-aj jaroj)
En 1978, la malnova supernivela konfiguracio estis lanĉita. La plano estis de arkitekto Tsvi Lissar, de Lissar Arkitektoj kaj Urboplanistoj. La placo estis levita por mildigi obstrukciĝon en la areo. La placo estis rekonstruita kun tute malsama dezajno: ĝi estis kovrita per levita piedirantoplaco [3].
Centro kaj fontano (1980-aj jaroj)
La placo estas 300 metrojn for de la Dizengoff Centro, kies konstruado komenciĝis en 1972 kaj ne estis kompletigita ĝis 1983. Fontano kun vitrostatuo farita fare de Allen David estis starigita en la mezo de la placo dum sia restrukturado en la 1970-aj jaroj kaj ĝi estis anstataŭigita en 1986 per la nun historia kineta skulptaĵfontano de Yaacov Agam [1].
Reformoj (21-a jarcento)
En 2012, la fontano estis reestigita, repentrita kaj riparita. En 2016, la Tel-Aviva municipo decidis alporti la placon reen al sia origina dezajno kaj movi ĝin reen al stratnivelo.
Galerio
-
Hotelo Centralo
-
Detalo de Hotel Cinema
-
Fajro kaj Akvo detalo de la kineta fontana skulptaĵo de Agam.
-
Placo Dizengoff je junio 2018
-
La nova dezajno de 2018.
-
La placo je 2019
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Hai, Yigal, "Turn back time and retrieve Dizengoff Square", 2007-08-14.
- ↑ Tel Aviv. Arkivita el la originalo je 2013-05-24. Alirita 2024-10-13 .
- ↑ Shiloh, Shani, "Squares in a round hole", 2008-03-03.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




