Piroloj
Masklo de Pirolo
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Piroloj aŭ Pyrrhula estas malgranda genro de paserinaj birdoj, kiuj apartenas al la familio de Fringedoj.
Tiu genro havas distribuon en Palearkto. Ĉiuj specioj loĝas en Azio kaj du specioj ekskluzive en Himalajo kaj ankaŭ unu specio, P. pyrrhula, loĝas en Eŭropo. La Acora pirolo (P. murina) estas draste endanĝerita (restas nur ĉirkaŭ 120 paroj), kaj loĝas nur oriente de la insulo de Sanmigelo en Acoroj.
Analizoj de DNA indikas, ke la Pinikolo de holarkto (Pinicola enucleator) estas la plej proksima vivanta parenco de tiu genro. Diskuteble, ĝi povus esti inkludata en Pyrrhula, sed pli probable ĝi estas distinga posteulo de komuna praulo, kun la Pinikolo kiel frata grupo de la praulo de la piroloj (Arnaiz-Villena et al., 2001). La evoluo de la piroloj komencis tuj post la diverĝo de la Pinikolo el ili (fine de la Meza Mioceno, antaŭ ĉirkaŭ dekduo de milionoj da jaroj), kaj estas probable ke tiuj lastaj specioj evoluis en Nordameriko; kio estas preskaŭ certa estas ke la pirola radiado komencis en la areo de Himalajo. Ankaŭ la leŭkostiktoj ŝajne estis parto de tiu klado (Marten & Johnson, 1986).
Piroloj havas brilnigrajn flugilojn kaj vostojn. Ili montras blankan pugon. Kruroj kaj piedoj estas rozbrunecaj. La mallonga, dika beko estas adaptita al manĝo de burĝonoj, kaj estas nigra escepte ĉe P. nipalensis, kiu havas flavecan bekon. La maskloj povas esti distingataj pro oranĝa aŭ ruĝa brusto. Kelkaj specioj havas nigran kronon.
La specioj de Piroloj estas loĝantaj birdoj al migrantaj; probable plej parto de populacioj estas parte migrantaj. Populacioj vintras ĉefe ene de la reprodukta teritorio, dum tiuj kiuj reproduktiĝas je pli altaj niveloj tendencas fari altitudinajn movojn. Plej parto de migrantoj moviĝas al mallongaj aŭ mezlongaj distancoj, sed kelkaj (ŝajne ĉefe el Rusio) moviĝas pli longajn distancojn; en norda kaj centra Eŭropo, ne estas pruvo ke nordaj populacioj moviĝas pli malproksime ol tiuj sudaj. Nordeŭropaj birdoj moviĝas en pli ampleksa kampo ol centreŭropaj birdoj. Piroloj estas ankaŭ subitaj migrantoj; nombroj de migrantoj montras markatajn jarajn fluktuojn; ne estas ligo al manĝoresurso. Aŭtuna migrado komencas malfrue kaj estas mallonga, ĉefe oktobro–novembro; printempa migrado februaro–aprilo.
La populacio de Eŭrazia Pirolo en Britio estis en drasta malpliiĝo ekde meze de la 1970-aj jaroj, sekve de periodo de relativa stabileco, kaj la nombroj falis je 62 % en 35 jaroj. La malpliiĝo estis dekomence rapida, sed estis malpli markata ekde komenco de la 1980-aj jaroj. Tamen la lokaj organizoj CES kaj BBS sugestas, ke la malpliiĝo pluas almenaŭ en suda Britio. La demografia mekanismo restas neklara (Siriwardena et al. 1999, 2000b), kvankam oni supozas ke la agrikultura intensigo ludis gravan rolon. La informoj de CES indikas, ke ties produktiveco pliiĝis dum la lasta jardeko, dum la reprodukta malsukceso falis el 37 % al 21 %.
Specioj

- Oranĝa pirolo, Pyrrhula aurantiaca Gould, 1858: (Teritorio: Kaŝmiro)
- Grizkapa pirolo, Pyrrhula erythaca Blyth, 1862: ( Teritorio: Okcidenta Ĉinio, Tibeto)
- Ruĝkapa pirolo, Pyrrhula erythrocephala Vigors, 1832: (Teritorio: Himalajo)
- Blankavanga pirolo, Pyrrhula leucogenis Ogilvie-Grant, 1895: (Teritorio: Filipinoj)
- Acora pirolo, Pyrrhula murina du Cane Godman, 1866: (Teritorio: Insulo Sanmigelo, Acoroj)
- Bruna pirolo, Pyrrhula nipalensis Hodgson, 1836: (Teritorio: Himalajo, norda Birmo kaj nordokcidenta Junano)
- Eŭrazia pirolo, Pyrrhula pyrrhula (Linnaeus, 1758): (Teritorio: tre ampleksa, el Azio al Eŭropo)
- Griza pirolo, Pyrrhula cineracea (Cabanis, 1872): (Teritorio: Siberio, Orienta Azio)
- Grizventra pirolo, Pyrrhula griseiventris (Lafresnaye, 1841): (Teritorio: Orienta Azio)
Referencoj
- Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L. M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches. Cellular and Molecular Life Sciences 58: 1159–1166. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Marten, Jill A. & Johnson, Ned K. (1986): Genetic relationships of North American cardueline finches. Condor 88(4): 409-420. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


