Pigolanio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigolanio
Pigolanio, ĉe Birdomanĝejo en Bestoĝardeno Lowry, Tampa, Florido
Pigolanio, ĉe Birdomanĝejo en Bestoĝardeno Lowry, Tampa, Florido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Urolestes
Specio: 'U. melanoleucus'
Urolestes melanoleucus
(Jardine, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La PigolanioBlankanigra lanio (Urolestes melanoleucusCorvinella melanoleuca), estas specio de birdo de la familio de Laniedoj. Ĝi estas konsiderata monotipa ene de la genro Urolestes pro ties tre specifa plumaro aŭ traktata ankaŭ kiel unu de la du specioj de la genro Corvinella kun C. corvina sur la bazo ĉefe de similaĵoj ĉe morfologio (tre longa vosto), voĉo kaj socia kutimaro (kooperativa reproduktado, gregaremo).

Aspekto

Du pigolanioj en Nacia Parko Serengeti, Tanzanio

Ĝi estas blankanigra birdo, kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie melanoleucus estas kunmetaĵo el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “blanka”. Pli precize temas pri ĝenerala nigra koloro en plumaro, beko, kruroj kaj okuloj kun blankaj flugilmakuloj nome tre larĝa kaj markata ŝultra strimakulo kun formo de “V” vidita de malantaŭe, kiel ĉe kelkaj afrikaj lanioj, kaj kies vertico koincidas kun blanka suba dorso, kaj strio en unuarangaj flugilplumoj kiel ĉe plej parto de lanioj, ankaŭ sufiĉe markataj.

Distribuado

Ĝi troviĝas en granda parto de Suda Afriko nome en Angolo, Bocvano, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano, humida savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Subspecioj

La raso angolensis foje estas konsiderata sinonima kun la nomiga subspecio, kaj pli rare estas konsiderata expressa. Oni agnoskas kvar subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • aequatorialis (Reichenow, 1887) - sudokcidenta Kenjo (orienta Masai Mara) kaj Tanzanio (el sudokcidento de Lago Viktorio orienten al sudaj deklivoj de Monto Kilimanĝaro, suden al sudoriento de Lago Tanganiko kaj sudokcidenten al nordo de Lago Malavio).
  • angolensis (Meise, 1958) - sudokcidenta Angolo kaj nordorienta Namibio.
  • melanoleuca (Jardine, 1831) - suda Zambio, Zimbabvo (escepte sudoriento), Bocvano (escepte grandaj partoj de Kalahari) kaj norda Sudafriko.
  • expressa (Clancey, 1961) - sudorienta Malavio, sudorienta Zimbabvo kaj nordokcidenta kaj centra Mozambiko suden al nordorienta Sudafriko (NP Kruger kaj nordorienta Kvazulu-Natalo) kaj orienta Sŭazilando.

Referencoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.