Pierre Vago
| Pierre Vago | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Vágó Péter |
| Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto |
| Morto | 27-an de januaro 2002 (91-jaraĝa) en Noisy-sur-École |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio Hungario |
| Alma mater | Lernejo Speciala de Arĥitekturo |
| Familio | |
| Patro | József Vágó |
| Patrino | Gitta Lénárt |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto |
Pierre Vago [pier], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj origine Vágó Péter estis hungardevena franca arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis József Vágó.

Péter Vágó[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de januaro 2002 en Noisy-sur-École (Francio) (aliaj fontoj konas aliajn datenojn!).
Biografio
Pierre Vago post falo de la Hungara Sovetrespubliko rifuĝis kun sia patro al Romo. La juna Vago maturiĝis en Romo, poste li akiris arkitekturan diplomon en en:École Spéciale d'Architecture en 1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Auguste Perret kaj en:Henri Prost. Dum la studentaj jaroj li jam redaktis arkitekturan revuon, li estis redakto ĝis 1975. En 1930 li debutis, kiel fakverkisto pri arkitekturo. Post la diplomo li fondis internacian arkitekturan asocion kaj aranĝis kunvenojn. Dum la 2-a mondmilito li estis aktiva en la rezisto, poste li ricevis ordenon de Charles de Gaulle. Li partoprenis en la postmilitaj rekonstruaj laboroj. De 1957 ĝis sia morto li instruis en altlernejo. Vago estis propagandanto de franc-germana repaciĝpolitiko. Li projektis ankaŭ eksterlande. Li ricevis nehungarajn premiojn, el kio elstaras la franca Honora legio.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- loĝkolonioj en Arles, Marsejlo, Le Mans
- lernejoj en Tarascon (Bouches-du-Rhône), Arles, Parizo, Marsejlo, Le Mans
- bankoj Alĝero, Tunizo
- kliniko en Tuluzo
- preĝejoj en Vanves, Arles, Marsejlo, Le Mans, Lourdes
- vendejo en Alĝero (1959)
- biblioteko en Bonn
- universitato en Lillo
Elektitaj urboplanadoj
- Bouches-du-Rhône, Arles, Tarascon, Le Mans
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-28. Alirita 2020-05-17 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

