Pierre Emmanuel
Pierre EMMANUEL (naskiĝnomo: Noël MATHIEU ; la 3-an de majo 1916 en Gan, Pyrénées-Atlantiques ; m. la 22-an de septembro 1984 en Parizo) estis franca poeto, ĵurnalisto kaj verkisto, kiu estis membro de la Franca Akademio de 1968 ĝis sia demisio en 1975.
Vivo
Lin edukis sia patraflanka onklo (liaj gepatroj elmigris al Usono). Li diplomiĝis ĉe la Fakultato de Filologio ĉe la Universitato de Liono kaj laboris kiel instruisto. Lia poezia mentoro fine de la 1930-aj jaroj estis Pierre Jean Jouve.
Dum la milito li partoprenis en la Rezistado, liaj poemoj estis inkluditaj en la fama kontraŭfaŝisma antologio Honoro de Poetoj (1943). Post la milito li laboris kiel ĵurnalisto, publikigante en maldekstra-katolikaj publikaĵoj (Esprit, ktp.). Li estris la anglajn kaj usonajn redakciojn de Franca Radio kaj Televido (RTF, 1945-1959). Li funkciis kiel vizitanta profesoro ĉe usonaj universitatoj. Li estis la prezidanto de la Internacia Asocio por Kultura Libereco, estris la PEN-Klubon de Francio (1973-1976), la Nacian Instituton de Aŭdvidaj Amaskomunikiloj, ktp.
Aŭtoro de monografio pri Baudelaire (1967, tradukita en la anglan kaj japanan lingvojn), li ankaŭ funkciis kiel tradukisto.
Verkado
Kvankam lia unua poemaro, Élégies, estis publikigita en 1940, li ricevis pli vastan atenton kun Tombeau d'Orphée, publikigita en 1941.
Dum la germana okupacio de Francio fare de la Wehrmacht, li daŭre laboris kiel instruisto kaj ankaŭ aktivis en la Franca Rezisto. Li integrigis ĉi tiujn spertojn en poemarojn kiel Jour de colère (1942), Combats avec tes défenseurs (1942), kaj La liberté guide nos pas (1945).
La verkoj de Emmanuel estas inter la plej gravaj poeziopublikaĵoj en postmilita Francio. Liaj unuaj gravaj volumoj de poezio estis Le Poète et son Christ (1942), La Colombe (1943), Le Poète fou (1944), kaj Mémento des vivants (1944).
Kun Babelo (1952), li kreis "spiritan epopeon de homa historio" en kvin partoj. Aliaj kolektoj de poezio, kelkaj el kiuj estis redaktitaj fare de Albert Béguin , inkludis Visage nuage (1956), Versant de l'âge (1958), Évangéliaire (1961), Le Goût de l'un (1963), La Nouvelle Naissance (1963), kaj La Face humaine (1965). En 1963, li ricevis la Grand Prix de Poésie por sia vivatingo.
Liaj pli konataj pli postaj poemaroj inkluzivas Jacob (1970), Sophia (1973), La Vie terrestre (1976), Tu (1978), Una ou la Mort la Vie (1978), Duel (1979), L'Autre (1980), L'Arbre et le Vent (1981) kaj plej lastatempe Le Grand Œuvre, Cosmogonie (1984). [1]
Verkaro
Poezio
- 1940: Elégies
- 1941: Tombeau d'Orphée
- 1942: Le Poète et son Christ
- 1943: Jour de colère
- 1943: "Les dents serrées"
- 1943: La Colombe
- 1944: Le Poète fou
- 1944: Mémento des vivants
- 1944: Sodome
- 1945: Combats avec tes défenseurs
- 1945: La liberté guide nos pas
- 1947: Poésie, raison ardente
- 1947: Qui est cet homme
- 1949: Car enfin je vous aime
- 1952: Babel
- 1956: Visage Nuage
- 1958: Versant de l'Âge
- 1961: Evangéliaire
- 1963: Le Goût de l'un
- 1963: La Nouvelle Naissance
- 1965: La Face Humaine
- 1970: Jacob
- 1973: Sophia
- 1976: La Vie Terrestre
- 1978: Tu
- Le Livre de l'Homme et de la Femme, trilogioy:
- 1978: Una ou la mort la vie
- 1979: Duel
- 1980: L’Autre
- 1981: L'Arbre et le Vent
- 1981: Le grand oeuvre
- 1984: Le grand œuvre. Une cosmogonie
Referencoj
- ↑ Web pages titled "Œuvres de Pierre EMMANUEL" Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine (for information on years of publication) and "Pierre EMMANUEL (1916-1984)" Arkivigite je 2009-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, for identification as works of poetry, at the Académie française website, retrieved July 11, 2010
Eksteraj ligiloj
- La oficiala retejo de Pierre Emmanuel
- PEN Internacia
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

