Piedo-bindado

Piedo-bindado
ĉina kulturo
mistraktado de infanoj
korpa modifado Redakti la valoron en Wikidata
korpa modifado • acquired foot deformity • ŝanĝo
Komenco 10-a jarcento vd
Fino 1999 vd
Landoj Dinastio QingRespubliko ĈinioYuanDinastio Ming • Norda Song-Dinastio vd
vdr
rentgena bildo

Piedo-bindado (piedbindado) estis kripliga metodo en Ĉinio, per kiu oni bindis piedojn de la virinoj, por ke ili konvenu al imagita belec-idealo. Tio okazis per forta subenklinigo de la pieda dorso, ofte per rompo de la ostoj. Ĉi tiun procedon oni faris dum la knabinaĝo kiam la piedoj estis ankoraŭ molaj, antaŭ ol ili plenkreskis. Tiun kripligitan piedon oni nomis lotuspiedo aŭ lilipiedo kaj oni celis atingi pli malgrandan piedon (fakte plandoparton). La virinoj fakte devis preskaŭ ungofingre iri, tiel ili apenaŭ povis forlasi la domon. Tiu kripligo preskaŭ neniam okazis inter la kamparanoj, kie la virinoj devis labori sur la kampo.

Historio

Oni rekondukas la elformiĝon de la kutimo al amatino de imperiestro Li Houzhu, lasta imperiestro de la Tang-dinastio (975). Tiu dancistino bindis forte la piedojn por prezenti figuron en la lotus-imita surscenaĵo. Tiutempe la bindado similis al tiu de la nunan baletistoj.

La kripliga metodo elformiĝis dum epoko de la neokonfucianismo kaj ekde la Song-dinastio estis kutimo, tiel mizerigi la piedojn eĉ de la infanoj.

La manĉuoj (regis 1644-1911) kaj la mongoloj ne alprenis tiun kutimon. La respublika Ĉinio malpermesis la kutimon en 1911, sed la kutimo daŭris eĉ en la 1930-aj jaroj. La kutimon finfine malpermesis Mao Zedong en 1949.

La lasta fabriko, en kiu oni pretigis la specialajn ŝuojn estis fermita nur en 1999. Ankoraŭ vivas kelkaj maljunulinoj kun bindataj piedoj en Ĉinio.

Metodo

Kiam la knabino havis inter kvar kaj naŭ jarojn, la familio komencis bindi ŝiajn piedojn malfruaŭtune kiam la vetero komencis malvarmiĝi. La celo estis, ke malpli doloru al la knabino ŝiaj piedoj. Oni preparis specialan likvan miksaĵon. Tio, kion enhavas la miksaĵo dependis de la familio kaj sia recepto. Oni poste trempis la piedojn de la knabino per la miksaĵo por moligi la piedojn kaj la piedungojn, kaj krome forigi troajn haŭterojn. Plejfoje, familiano bindis la piedojn de la knabino. Kelkaj riĉaj familioj pagis la servojn de profesia piedbindisto por fari la procedon. Iakaze, tiu, kiu respondecis la procedon komencis per tondi la piedungojn de la knabino tre mallongaj. Post tio, ŝi premis la piedojn de la knabino por rompi la ostojn, faldis ŝiajn piedojn por kunpremi ilin, kaj volvis ĉiun piedojn per bandaĝo. Post volvi la piedojn, la familianino kudris la bandaĝojn por tio, ke la knabino ne povu demeti la bandaĝon kaj malfari la procedon. Multaj knabinoj luktis kontraŭ la procedo, sed iliaj familianinoj insiste daŭrigis. Oni taksis lotuspiedojn belaj en Ĉinio. Foje, knabino de malpli riĉa familio povus aliri statuson kaj membrecon ĉe riĉa familio edziniĝe, kiun ŝi povus meriti per siaj belaj lotuspiedoj. Pro tio, eĉ familioj, kiuj bezonis, ke ankaŭ la virinoj laboru, foje bindis la piedojn de la plej aĝa filino por ke ŝi edziniĝu en riĉan familion estonte.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.