Pianeto

Pianino

Pianeto (it.: pianino „malgranda piano“) estas la nomo por la nuntempe ĝenerale konata, rekte staranta piano. Alia nomo do estas starpiano aŭ laŭ la priskribo de la formo kestopiano

La pianeto estis inventita ĉirkaŭ 1840; ĝi estas plisimpligita formo de la ankaŭ rekte staranta, pli pompa liropianego. Pro la malpli granda spacobezono kompare kun pianego kaj tablopiano ĝi konkeris al si daŭre ĝis nun sian lokon en la hejma sfero.

Pianeto kutime disponas pri la kompleta tonamplekso de 7¼ oktavoj (subkontra A–c5); konstruspecoj kun malpli granda tonamplekso tamen ankaŭ ekzistas. Speciala formo estas pianeto kun subklavara mekaniko, foje ankaŭ nomata jaĥtopiano, kiu estas konstruita aparte kompakta, ekz. havas nur 6½ oktavojn kaj foje estas ekipita per faldebla klavaro. Tiaj instrumentoj kun konstrugrando de malpli ol metro havas, kiel jam la nomo klarigas, sian mekanikon sub la klavaro. Esence malavantaĝa ĉe tiu konstrumaniero estas la problema vartado, ĉar nur la el- kaj reenkonstruado de la mekaniko estas multoble pli temporaba ol ĉe la kutima konstrumaniero, je kiu la mekaniko staras super la klavaro.

La baziĝantan konstruprincipon de vertikale pasantaj kordoj oni jam aplikis en la 16-a jarcento ĉe klavocitro kaj arĉpiano.

Konstrugrandoj kaj mezuroj

Larĝeco: 140–155 cm

Diko: 50–60 cm

Alteco: „malgrandpianeto“ ĝis ĉirkaŭ 110 cm, „koncertpianeto“ ekde ĉirkaŭ 130 cm. La kutima alteco de pianeto estas ĉirkaŭ 130 cm. Pli altaj instrumentoj havas pli grandan resonancplankan areon kaj pli longajn baskordojn, kaj ambaŭ favorigas pli bonan sonon.

Pezo: 175–300 kg


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.