Petro Rychlo
| Petro Rychlo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de julio 1950 (75-jaraĝa) en Kitsman Raion |
| Lingvoj | ukraina • germana |
| Ŝtataneco | Soveta Unio Ukrainio |
| Alma mater | Ĉernivca Universitato |
| Okupo | |
| Okupo | tradukisto pedagogo literaturkritikisto germanisto universitata instruisto literatursciencisto beletristo |
Petro Vasiloviĉ RIĤLO (ukraine: Рихло Петро Васильович; naskiĝinta la 10-an de julio 1950 je Ŝiŝkivci/ Ĉernivca provinco) estas ukraina filologo, literaturhistoriisto, tradukisto kaj profesoro ĉe Ĉernivca Universitato.
Vivo
Fininte la mezlernejon en sia naskiĝurbo en Bukovino, li komencis studi la germanan ĉe la ŝtata ĉernivca universitato en 1967, diplomiĝante en 1972 kun diplomo.[1] Li laboris kiel asistanto por la germana lingvo ĉe la katedro de fremdlingvoj ĉe la ĉernivca Medicina altlernejo (1972/73) kaj kiel instruisto de la germana ĉe la ĝenerala mezlernejo de Zvariĉiv (Ivano-Frankivska provinco) de 1973 ĝis 1976. Poste li deĵoris ĉe la Fakultato de fremdlingva literaturo ĉe la ĉernivca universitato, komence kiel asistanto, poste kiel docento kaj ekde 2008 kiel profesoro. En 1988 li doktoriĝis pri la akcepto de la nacia literatura tradicio en la poezio de Stephan Hermlin. En 2007 li habilitiĝis pri la poezia verko de Paul Celan kiel interteksto.
Ekde 1999 li estas membro de la Asocio de ukrainiaj verkistoj. De 2000 ĝis 2002 li estis gastprofesoro por ukrainiaj studoj ĉe slavistika instituto de la Universitato de Vieno.
En decembro 2016, Rychlo estis unu el la subskribintoj de alvoko de ĉe la Berlina Internacia Literatura Festivalo por ĉesigi la amasmurdon en Alepo fare de rusaj taĉmentoj.[2]
Graveco
Rychlo skribis proksimume 200 fakajn artikolojn kaj eseojn en literaturaj revuoj, sciencaj antologioj kaj aliaj presitaj kolektoj. Tiuj inkludas publikaĵojn pri la Tristan-temo kaj pri germanaj kaj aŭstraj verkintoj de la 20-a jarcento, german-ukrainaj literaturaj rilatoj kaj la germanlingva literaturo de Bukovino.
Honoroj
- 2007: Bukovino-ordeno - por la libro Literaturstadt Czernowitz[3]
- 2009: Ehrenzeichen des Landes Kärnten
- 2010: Dmytro-Sahul-literaturpremio - por tradukoj de germanlingvaj aŭtoroj bukovinaj
- 2012: Verdienstkreuz am Bande des Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland
- 2014: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
- 2015: unua premio de Georg-Dehio-kulturpremiaro (fare de Deutsches Kulturforum östliches Europa)
- 2017: Reiner-Kunze-premio
Verkoj (elekto)
- monografioj
- Transirantaj motivoj de monda literaturo (ukraine). Černivci 2004
- Poetiko de dialogo. La poezio de Paul Celan kiel interteksto (ukraine). Černivci 2005
- Ŝibbolet. Juda serĉado pri identeco en la germanlingva poezio de Bukovino (ukraine). Černivci 2008
- antologioj
- Die verlorene Harfe: Eine Anthologie deutschsprachiger Lyrik aus der Bukowina. Černivci 2002, dua eldono 2008
- Europa erlesen: Czernowitz. Klagenfurt 2004
- kun Oleg Liubkivskyj: Literaturstadt Czernowitz. Černivci 2007
- leksikonoj
- Lexikono de ĝenerala kaj kompara literatursciencoj (ukraine). Černivci 2001
- eseoj
- Transatlantischer Odysseus des 20. Jahrhunderts, in: "Zwischenwelt. Literatur, Widerstand, Exil." Eldonis Theodor-Kramer-Gesellschaft, 33, H. 1–2, Wien 2016, ISSN 1606-4321, p. 5-8 (kun grava biografio de Alfred Gong)
- Georg Drozdowski – Dichter der Bukowina und Kärntens. Ĉe: Karpf P./Platzer W./Platzer W./Polzer-Srienz M./Puschnig U. (eld.): "Dialog und Kultur. Beiträge zum Europäischen Volksgruppenkongress 2018 und Sonderthemen, Kärnten Dokumentation Band 35," Verlag Land Kärnten, Klagenfurt 2019, p. 166-175
Literaturo
- Christian Weise: Czernowitzer Professor Dr. Peter Rychlo als Brückenbauer geehrt, ĉe: Der Südostdeutsche 11/ 2014, p. 6
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Petro Rychlo en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Peter Rychlo: Poetisches Atlantis Bukowina
- Sergij Osatschuk: Czernowitz heute und der Umgang mit dem gemeinsamen kulturellen Erbe
- Zeitzug Poetisches Atlantis der Bukowina (antaŭparolo je Die Verlorene Harfe, krome enhavtabulo)
- prezentoj ĉe la paĝaro de la germana kulturforumo Gedankendach Czernowitz Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
- ↑ Laboraĵo por magistriĝo: Die Metapher in den Heimatgedichten Johannes R. Bechers
- ↑ "Schluss mi dem Massenmord in Aleppo!"
- ↑ Temas pri la plej alta meritordeno de la Ĉernivca provinco kiun oni akceptas el la manoj de la provincestro.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

