Peter Duesberg
| Peter Duesberg | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Peter Duesberg | |||||
| Naskonomo | Peter Heinz Hermann Duesberg | ||||
| Naskiĝo | 2-an de decembro 1936 en Münster | ||||
| Morto | 13-an de januaro 2026 (89-jaraĝa) en Lafayette | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Loĝloko | Oakland vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono Germanio | ||||
| Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Frankfurto - ĥemio Munkena universitato universitato de Würzburg | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | virusologo universitata instruisto ĥemiisto biologo | ||||
| Laborkampo | biologio | ||||
| Aktiva en | Heidelberg vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Peter H. DUESBERG (2a de decembro 1936) estas konata virusologo kaj, kun Kary Mullis unu de la plej konataj reprezentantoj de la movado konata kiel neadismo de aidoso.[1]
Aidoso-retaksado
Malgraŭ certigitaj sciencaj scioj malgranda nombro de sciencistoj neas aŭ la ekziston de HIV aŭ la rilaton inter HIV kaj aidoso. Inter ili estas ĉefe la retrovirologo Peter Duesberg[2] kaj la kemiisto Kary Mullis. Iliaj tezoj influis la iaman sudafrikan prezidanton Thabo Mbeki, kiu nomumis Duesberg en 2001 membro de la sudafrika komisio pri aidoso. La disvastiĝkvoto de HIV/aidoso atingas en Sudafriko pli ol 20 %, ĉirkaŭ 370 000 homoj mortis en 2003 en Sudafriko pro aidoso. Mbeki mem rifuzas ian rilaton inter HIV kaj aidoso.[3]
Kary Mullis famiĝis pro la malkovro de PĈR, per kiu eblas interalie evidentigi HI-virojn en la korpo de malsanuloj. Sed de kiam li nomis sin viktimo de homkaptado fare de eksterteruloj kaj konatigis sian emon al astrologio, la plej multaj sciencistoj ne plu konsideras lin fidinda.[4]
Tiaj opinioj estas kritikitaj kiel danĝeraj teorioj de la plej multaj medicinistoj. Pro la neado de la rilato inter HIV kaj aidoso en Sudafriko malrapidis la enkonduko de kontraŭ-aidosa terapio ĝis 2004. Oni taksas ke pro tia politiko mortis nenecese almenaŭ 350 000 homoj inter 2000 kaj 2005 kaj infektiĝis samtempe ĉirkaŭ 35.000 beboj per HIV. [5][6][7][8][9][10][11][12]
Referencoj
- ↑ «Peter H. Duesberg». www.nasonline.org. Konsultita la 24an de oktobro 2021.
- ↑ Jon Cohen: The Duesberg Phenomenon. Science, 266:5191, 1994, S. 1642-1644, PMID 7992043
- ↑ FAZ: Der Aidskritiker von Toronto, 19-an de aŭgusto 2006.
- ↑ Nathan Geffen et al.: Errors in Celia Farber’s March 2006 article in Harper’s Magazine Arkivigite je 2009-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 25-an de marto 2006, p. 28.
- ↑ [1][rompita ligilo]
- ↑ [2]
- ↑ Mortal Combat: AIDS Denialism and the Struggle for Antiretrovirals in South Africa
- ↑ Alexander von Paleske: Das Ende einer tödlichen HIV-Behandlungs-Irrfahrt Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10-an de novembro 2006
- ↑ Watson J.: Scientists, activists sue South Africa's AIDS ‚denialists‘. In: Nature Medicine 12(1): 6-an de januaro 2006, PMID 16397537
- ↑ Discredited doctor's 'cure' for Aids ignites life-and-death struggle in South Africa, by Sarah Boseley. The Guardian 14-an de majo 2005. Vidite la 27-an de novembro 2007.
- ↑ (2000) “The Durban Declaration”, Nature 406 (6791), p. 15–6. — full text available here.
- ↑ Smith TC, Novella SP (2007). “HIV Denial in the Internet Era”, PLoS Med. 4 (8), p. e256. doi:10.1371/journal.pmed.0040256.
Vidu ankaŭ
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Peter Duesberg hispane.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

