Peroksido

Tipoj de peroksidoj, alte malalten: peroksida jono, Organika peroksido, organika hidroperoxido, Peracido aŭ Peroksa acido. La peroksida grupo markiĝas per blua koloro. R, R1 kaj R2 reprezentas la Karbonhidridojn Funkciajn grupojn.

Peroksidoj estas kemiaj substancoj, kiuj prezentas la ĝeneralan formulon R-O-O-R', kie R kaj R' estas organikaj radikaloj. La vorto ankaŭ uziĝas pri la saloj, kies anjono estas O22−.

Ili estas substancoj prezentantaj ligon oksigeno-oksigeno en oksida stato -1. Ĝenerale ili sin kondutas kiel oksidigaj agentoj. En kontakto kun brulema materialo ili povas kaŭzi fajron kaj eksplodojn. Kutime antaŭ fortaj oksidantoj kiel la permanganatoj la peroksidoj ageblas kiel reduktantoj oksidante sin al elementa oksigeno.

Sintezo

Alambiko, aparato uzata por distilado

La plej konata peroksido kaj ĉefa eka komponaĵo por la sintezo de aliaj peroksidoj estas la peroksido de Hidrogeno aŭ H2O2. Nuntempe ĝi estigeblas pere de mema oksidado de la nafta hidrokinono[1]. Antaŭe uziĝis la bariaj peroksidoj[2] aŭ la hidrolizo de persulfatoj, kiuj siavice kreiĝis per elektrolizo de sulfatoj en akva solvaĵo kun alte densaj elektra kurento en ĉiu surfaco de la elektrodo.

Multaj organikaj substancoj konvertiĝeblas en hidroperoksidoj laŭ memoksidigaj reakcioj en la ĉeesto de lumo kaj atmosfera oksigeno. Speciale danĝera estas la estigo pere de eteroj ĉar ĉi tiuj tre facile transformiĝas kaj la peroksidoj povas enriĉiĝi en la restaĵo de iu sekva Distilado. Ĉi-procedo produkteblas tre fortajn eksplodojn. Multaj el la plej tragikaj akcidentoj en laboratorio okazas per tiutipaj reakcioj. Do, antaŭ ol distili grandegajn kvantojn da tiuj solvaĵoj, oni devas certiĝi pri la ĉeesto de peroksidoj per papero trempita de kalia jodido[3] kaj amelo. La formado de koloro malhelblueca indikas la ĉeeston de peroksidoj. La peroksido oksidas la jodidon al elementa jodo, kiu, siavice, estigas kun la amelo ian inkludkomponaĵon[4][5] per malhelkolora karakterizo.

Referencoj

  1. ChemSpider
  2. ChemSpider
  3. ChemSpider
  4. Dictionary.com
  5. Inkluda komponaĵo estas formado de unu komplekso inter iu akcepta molekulo, aŭ makromolekulo, kaj alia molekulo kiu suferos la inkludon. Ĉi-maniere, estiĝas alia kemia komponaĵo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.