Perfekteco

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Perfektismo.
Aristotelo.

Perfekteco estas stato, varie konsiderita, de kompleteco, senmakuleco aŭ suprema elstareco. Ĝi derivas el adjekto "perfekta".

La termino estas uzata por aludi al gamo de diversaj, se ofte similaj, konceptoj. Tiuj estis historie adresitaj en nombraj evidentaj fakoj, partikulare en matematiko, fiziko, kemio, etiko, estetiko, ontologio, kaj teologio.[1]

La vorto "perfekteco" derivas el la Latina "perfectio", kaj "perfekta" — el "perfectus. -a, -um". Tiuj esprimoj siavice derivas el "perficio" — "fini", "finigi." "Perfectio(n)" tiel laŭvorte signifas "finon", kaj "perfect(us)" — "finita".[2] De tie la signifo de perfekto kiel "Tenso en kelkaj lingvoj, kiu esprimas la plenumitecon de la procezo."[3]

La plej antikva difino de "perfekteco", sufiĉe preciza kaj distinganta la nuancojn de la koncepto, goes back to Aristotelo. En la libro Delta de sia Metafiziko, li distingas tri signifojn de la termino, aŭ pli bone dirite tri nuancojn de unu signifo, sed tute ne tri diferencajn konceptojn. Estas perfekta:

1. kio estas kompleta — kio enhavas ĉiujn postulitajn partojn;
2. kio estas tiom bona ke nenio tia povus esti pli bona;
3. kio atingis sian celon.[4]
Vanini.

La paralela ekzisto de du konceptoj de perfekteco, unu strikta ("perfekteco," kiel tio) kaj la alia izola ("elstareco"), rezultis eble ekde frua antikveco sed certe ekde la Renesanco, al singulara paradokso: ke la plej granda perfekteco estas malperfekteco. Tiu estis formulata de Lucilio Vanini (1585–1619), kiu havis antaŭulo en la verkisto de la 16-a jarcento nome Joseph Juste Scaliger, kaj ili siavice referencas al la antikva filozofo Empedoklo. Ilia argumento, esprimita de la du unue menciitaj, estas ke se la mondo estus perfekta, ĝi ne povus pliboniĝi kaj tiel al ĝi mankus la "vera perfekteco," kiu dependas el progreso.

En PIV "perfekta" (el kio perfekteco) havas ankaŭ du signifojn:

1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon.
2. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco.[5]

En sciencoj

En matematiko, aŭ pli precize en aritmetiko, perfekta nombro estas pozitiva entjera nombro n, strikte pli granda ol 1, kiu estas sumo de ties dividigoj, krom la nombro mem. En fiziko kaj kemio diversaj konceptoj estas "perfektaj", kiel "perfekta rigida korpo", "perfekta plasta korpo", "perfekta nigra korpo", "perfekta kristalo", "perfekta gaso" ktp.

En gramatiko perfekta verbo estas verbo kiu signifas finitan agon, male al neperfektaj verboj, kiuj signifas agon, kiu daŭriĝas je la tempo de parolo.

Notoj

  1. Władysław Tatarkiewicz, O doskonałości (Pri perfekteco), 1976.
  2. Tatarkiewicz, "Perfection: the Term and the Concept," Dialectics and Humanism, vol. VI, no. 4 (autumn 1979), p. 5.
  3. PIV NPIV Alirita la 28an de Februaro 2021.
  4. Tatarkiewicz, "Perfection: the Term and the Concept," Dialectics and Humanism, vol. VI, no. 4 (autumn 1979), p. 7.
  5. PIV NPIV Alirita la 28an de Februaro 2021.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.