Peleto


Peleto estas je grandpremo kunpremita fibra materialo, kiun kuntenas ĝia propra materialo aŭ la aldonita interligaĵo. Ĝi formas stangetojn kun diametro de kelkaj milimetroj ĝis kelkaj centimetroj, depende de la bazmaterialo kaj la aplikata peletiga teknologio. La peletigo havas avantaĝon ĉe la pulvoraj aŭ etgrajnaj aŭ fibraj materialoj, ke oni povas produkti el ili pli grandajn materialojn.
Etimologio
Peleto ‚pilketo’, ‚kugleto‘ el la malnovfranca lingvo pelote ‚ludpilko‘ kaj el la latina lingvo 'pila'‚ludpilko‘, ‚bulo‘, ‚amaso‘ – parenca al pilolo, estas malgranda korpo el densigita materialo en formo de kuglo aŭ cilindro. Plej ofte oni uzas la esprimon en pluralo, ĉar peletoj estas uzataj ne unuope sed kiel ŝutaĵo

Specoj
La peletigo okazas en multaj sferoj
- ĉe biogenaj firmbrulaĵoj:
- Lignopeleto estas lignopulvoro (seg-pulvoro) kunpremita en peletformo (diametro 6mm, longo 2–5 cm). Lignopeleto pli bone forbrulas ol lignopulvoro mem. Ĉar ĝi estas pli homogena ol la ligno mem, tiel oni povas uzi ĝin eĉ en aŭtomataj forbruligaj kaldronoj. La temperaturo de la flamo atingas 800-1000 °C, dum la fumogaso havas temperaturon de 70-100 °C. Tiel oni povas konstati, ke la sistemo havas efikecon de 90%. La akvoenteno de lignopeleto estas 10% kompare al 40% de ligno. Lignopeletoj estis evoluigitaj antaŭ ĉ. 20–25 jaroj en germana lingvoareo kaj en Skandinavio.
- torfpeletoj,
- pajlopeleto aŭ
- rubpeletoj , ekzemple el rubaĵo el cerealaj muelejoj
- furaĝpaleto: koncentrita furaĝo estas premista al peletoj por pli facile manipuli ĝin.
- sukerbet-peletoj el sukerfarado el sukerbeto. El la elpremitaj betorestaĵoj oni premas peletojn por manĝigi bestojn (bovoj).
- lupolpeletoj plifaciligas la dozadon ĉe bierfarado.
- en industrio:
- antaŭprodukto en farmacio por premi al tablojdoj aŭ enmeti en kapsulojn
- antaŭprodukto de ferfarado estas ferercaj peletoj.
- uranpeletoj el urandioksido por atomcentraloj.[1]
- katalizpeletoj por kemiaj reakcioj
- ŝaŭmplastpeletojn oni uzas en medicino kaj dentmedicino por apliki senpreme kaj ŝpareme fluantajn kaj pastecajn medikamentojn.
Produktadproceso
La krudaĵo estas disigita kaj premita tra matrico, ekzemple tra platmatrica premilo. La materio fariĝas homogene kaj forte densigita. Peleto ĉiam estas farata seke. Kelkfoje oni aldonas ligilojn.
Referencoj
- ↑ Rohstoff Uran: Herkunft der Energie Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine, Internetseite des Kernkraftwerks Gundremmingen, abgerufen am 6. Januar 2010
Literaturo
- Martin Kaltschmitt, Hans Hartmann, Hermann Hofbauer (Hrsg.): Energie aus Biomasse. Grundlagen, Techniken und Verfahren. Springer Verlag, Berlin/Heidelberg 2009, ISBN 978-3-540-85094-6.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.