Paul Weitz
| Paul Weitz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Paul Joseph Weitz |
| Naskiĝo | 25-an de julio 1932 en Erie |
| Morto | 22-an de oktobro 2017 (85-jaraĝa) en Flagstaff |
| Mortokialo | myelodysplastic syndrome (en) |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Pensilvania Ŝtata Universitato - aeronautical engineering (en) Mararmea postbakalaŭra lernejo (–1964) |
| Okupo | |
| Okupo | oficiro kosmonaŭto armea fluginĝeniero |
Paul WEITZ (plennome Paul Joseph Weitz ; la 25an de julio 1933, Erie - la 22-an de oktobro 2017, Flagstaff) estis usona Kosmonaŭto kiu partoprenis en kosmoprogramoj kiel la Projekto Apollo kaj Skylab [1].
Vivo
Paul Weitz estis naskita kaj kreskis en Erie, Pensilvanio [2]. En 1954 li diplomiĝis pri aernaŭtika inĝenierado ĉe la Pensilvania Ŝtata Universitato. Post diplomiĝo, li aliĝis al la Usona Mararmeo. Li kompletigis pilotkurson en 1956 kaj servis en diversaj batalunuoj de la Mararmeo. Dum la Vjetnama milito li faris plurajn funkciajn flugojn. En totalo, li flugis proksimume 6,400 horojn en reagaviadiloj. En 1964 li diplomiĝis kun magistro.
NASA
Weitz estis elektita por la astronaŭta unuo en septembro 1966. Lia unua flugo en eksterteron estis en Skylab 2 kiel piloto. La flugo daŭris 28 tagojn, rekordo por tiu tempo [3]. Dum la flugo, Weitz elfaris eksterveturilan agadon. Weitz estis planita por reveni al ekstertero kiel parto de Apolono 20, sed la lanĉo estis nuligita [4]. En 1976 Weitz forlasis NASA [5].
Post pluraj jaroj, Weitz revenis al NASA kaj estis nomumita komandanto de la STS-6 skipo kiu estis lanĉita en kosmon en 1983. La flugo daŭris 120 horojn.
Poste Weitz estis nomumita vicdirektoro de la Lyndon B. Johnson Space Center kaj okupis la postenon ĝis 1994 [6].
Referencoj
- ↑ Rincon, Paul, "First Challenger shuttle commander dies", BBC News, October 24, 2017. (en-GB)
- ↑ Erie County Astronaut Paul Weitz Dies at 85. Aviation Pros (October 24, 2017). Arkivita el la originalo je 2022-04-06. Alirita January 9, 2017 .
- ↑ "19 New Spacemen Are Named", April 5, 1966, paĝo 2A.
- ↑ "Apollo 18 through 20 - The Cancelled Missions Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine", Dr. David R. Williams, NASA, accessed January 9, 2018.
- ↑ Paul J. Weitz. NASA (October 2017). Alirita June 20, 2021 .
- ↑ "Challenger, Skylab astronaut Paul Weitz dies at 85", WDIV, October 24, 2017. (en-US) Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Astronautix biografio de Paul J. Weitz
- Spacefacts biografio de Paul J. Weitz
- Weitz ĉe Spaceactsenarkivigita 24a de oktobro, 2017, ĉe la Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Weitz ĉe Encyclopedia of Science
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

