Paul Frommer
| Paul Frommer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 17-an de septembro 1944 (81-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Universitato de Roĉestro Universitato de Suda Kalifornio | |
| Profesio | ||
| Okupo | lingvisto universitata instruisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paul Robert Frommer (naskiĝis la 17-an de septembro 1944 en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono) estas usona lingvisto.
Kariero
Li estas Profesoro pri Klinika Administrada Komunikado ĉe la Universitato de Suda Kalifornio (USC) Marshall School of Business kaj Linguistic Advisor por Lightstorm Entertainment, la produktentrepreno de reĝisoro James Cameron.
Frommer studis ĉe la Universitato de Roĉestro kaj ĉe la Universitato de Suda Kalifornio; li verkis sian disertaĵon pri la sintakso de persa parollingvaĵo kun Bernard Comrie en 1981.
De 2005 ĝis 2008 li estis direktoro de la Centro por Administrado-Komunikado ĉe USC.
Laŭ Frommer, li lernis dek kvin lingvojn pli-malpli bone, inkluzive de la hebrea, la germana kaj la ĉina, sed ĉefe la persa, pri kiuj li ankaŭ verkis sian disertaĵon. Li lernis la malajan dum dujara restado en Malajzio. Tamen, Frommer emfazas ke li povas nur vere paroli la anglan flue.
Paul Frommer iĝis konata al pli granda publiko kiel la kreinto de la Na'vi-lingvo, artefarita lingvo kiun li evoluigis inter 2005 kaj 2006 specife por la filmo Avatar, kies vortprovizon li kontinue vastigis de proksimume 300 vortoj ekde la komenco. Ĝis nun (novembro 2018) ĝi konsistas el ĉirkaŭ 2400 vortoj kaj ampleksa gramatiko.
Fontoj
- Frommer, Paul Robert: Postverbal Phenomena in Colloquial Persian Syntax, Universitato de Suda Kalifornio, 1981
- Edward Finegan, Paul R. Frommer: Rigardante lingvojn: Laborlibro en Elementa Lingvistiko, 1-a Eldono Fort Worth, Teksaso, 1999; 4-a eldono 2008
Eksteraj ligiloj
- profilo de Paul Frommer ĉe USC
- la blogo de Frommer pri la Na'vi lingvo
- LearnNavi.Org - Na'vi vortaro (plurlingva), gramatika gvidilo kaj pli
- Televidintervjuo kun Paul R. Frommer pri la Na'vi-lingvo en ABC News
- Mallonga CV en la retejo de Universitato de Suda Kalifornio Arkivigite je 2009-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo en la New York Times
- Radiointervjuo kun Paul R. Frommer en Southern California Public Radio[rompita ligilo]
- Mallonga artikolo pri Paul Frommer en Deutschlandradio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

