Paul Ahyi
| Paul Ahyi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 15-an de januaro 1930 en Abomejo, | ||||
| Morto | 4-an de januaro 2010 (79-jaraĝa) en Lomeo, | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Togolando | ||||
| Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | skulptisto tekstila dezajnisto verkisto poeto vitralisto pentristo presgravuristo arkitekto | ||||
| Laborkampo | skulptarto | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Ahyi (n. la 15-an de januaro 1930 en Abomejo, Franca Dahomejo (nuna Benino), m. la 4-an de januaro 2010 en Lomeo, Togolando[1]) estis skulptisto, arkitekto, pentristo, dezajnisto kaj verkisto. Paul Ahyi dezajnis la flagon de Togo[2]. Li ricevis multajn honorajn distingojn.
Ahyi estis konata pro liaj grandegaj subĉielaj artaĵoj, reliefoj kaj skulptaĵoj. Subĉielaj skulptaĵoj kaj statuoj de Ahyi povas esti trovataj sur konstruaĵoj kaj en parkoj tra la tuta lando, samkiel en Vatikano, Senegalo, Benino, Ebur-Bordo, Niĝerio kaj Sud-Koreio. Paul Ahyi estas aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de "Reflektado pri Arto kaj Kulturo" kaj "Togolando, mia koro sangas".
Biografio
Paul Ahyi naskiĝis el togolandaj gepatroj. Ahyi faris siajn mezlernejajn studojn en Dakaro, Senegalo de 1949 ĝis 1952. Poste li iras al Francio, li diplomiĝis ĉe la Lernejo de Belartoj en Parizo (École des Beaux-Arts de Paris). En 1959 li revenita al Togo, kiu antaŭ la sendependeco nomiĝis Franca Dahomejo. Tie li instruis bildartojn kaj desegnadon ĉe la afrika kaj maŭricia lernejo pri arkitekturo kaj urboplanado en Lomé.
Artisto por Paco de Unesko
Konvinkita pri la valoroj de kultura diverseco kiel faktoro de dialogo inter popoloj, Paul Ahyi laboris por pli bona scio kaj internacia diskonigo de afrika kulturo. Per siaj multaj verkoj, li ludis decidan rolon por reklami, ne nur en Afriko sed ankaŭ en la resto de la mondo, la idealojn de diverseco, toleremo kaj interkultura dialogo[3].
Li estas unu el la solaj afrikaj pentristoj, kiuj eliris el ripetema folkloro por uzo de turistoj[4].
Liaj verkoj estis ekspoziciitaj en Okcidenta Afriko, Novjorko, Unuiĝintaj Nacioj, Parizo, Sud-Koreio, Ĉinio, Kanado, Italio kaj Japanio. Rekone al lia kontribuo al la antaŭenigo de la idealoj de Unesko per siaj artaj agadoj, Paul Ahyi estis nomumita Artisto por Paco de Unesko la 10-an de septembro 2009[3].
Referencoj
- ↑ (fr) Culture. Décès de Paul Ahyi, le Picasso africain, Le Télégramme, la 5-an de januaro 2015.
- ↑ (en) "Director-General pays tribute to artist Paul Ahyi, UNESCO Artist for Peace". UNESKO. la 7-an de januaro 2010, arkivita de la originalo, la 12-an de januaro 2015.
- ↑ 3,0 3,1 (fr) Paul Ahyi (1930-2010), UNESKO
- ↑ (fr) Ahyi, Paul, Le Delarge
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

