Papua podargo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Podargus papuensis (Quoy & Gaimard, 1832) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Papua podargo aŭ Papua ranbuŝulo, Podargus papuensis, estas oceania specio de podargo, tipo de birdo trovebla tra Aru Insuloj, Nov-Gvineo kaj en la Kabjorka Duoninsulo, Kvinslando, Aŭstralio.[1]
Taksonomio
La specion dekomence priskribis la zoologo Jean René Constant Quoy kaj la natursciencisto Joseph Paul Gaimard en 1830.
La agnoskitaj subspecioj estas jenaj tri: P. p. papuensis, P. p. baileyi, kaj P. p. rogersi.[2]
Aspekto


La Papua podargo estas la plej granda el la ranbuŝuloj laŭ longo. Averaĝaj grandecoj indikas, ke ĝi malsuperiĝas nur malantaŭ la novtropika granda niktibio kaj la guaĉaro (se ĉi-lasta estas vera membro de la ordo) inter la plej grandaj specioj en la ordo Podargoformaj. Averaĝe ĉi tiuj birdoj estas ĉirkaŭ 53 cm, kun gamo de 50 ĝis 60 cm. Ĉi tiu specio averaĝe pezas 414 g ĉe maskloj kaj 314 g ĉe inoj, kun totala gamo de 290 ĝis 570 g.[3] La Grizbruna podargo estas pli malgranda averaĝe ol ĉi tiu, sed kapablas atingi pli altajn maksimumajn pezojn.
La papua podargo havas bulban bekon, ruĝajn okulojn, kremkolorajn brovojn, longan voston kaj malhelajn flugilojn. La masklo de la specio estas iomete pli granda, pli malhela kaj marmoreca laŭ aspekto. La ino estas pli ruĝbruna laŭ aspekto. La makuleca aspekto helpas ilin efike kamufli ĉe la arboŝelo.
P. p. baileyi estas pli malgranda kaj pli malhela. P. p. rogersi estas pli granda kaj pli pala.[4]
Similaj specioj estas la Grizbruna podargo. la Papua podargo estas pli granda, havas ruĝajn okulojn, pli longan voston, kaj pli malhelajn flugilojn.[4]
Distribuado kaj habitato
Ĝi troviĝas tra Aru Insuloj, Nov-Gvineo kaj en la Kabjorka Duoninsulo, Kvinslando, Aŭstralio
La natura vivejo de ĉi tiu specio estas subtropikaj aŭ tropikaj, humidaj, arbaroj de malaltaj teroj.
Kutimaro
Voĉo
La krio estas resonanca 'uum' aŭ rideca hupado. Ĝi kutime aŭdeblas post krepusko kaj antaŭ tagiĝo.[5]
Reproduktado
Reproduktado okazas el aŭgusto ĝis januaro.[4] Unu aŭ du blankaj ovoj estas metitaj en neston konsistantan el kelkaj bastonetoj metitaj en la forkon de branĉo.[4]
Manĝado
La papua podargo estas strikte noktula. Ĝi ĉasas grandajn insektojn sur la tero ekde krepusko.[5] Okaze, ĝi ankaŭ prenas malgrandajn reptiliojn, amfibiojn aŭ birdojn kiel predon.[6]
La papua podargo povas sekrecii substancon en sia buŝo, kiu allogas muŝojn.[7] Laŭ kelkaj observantoj, ĝi kapablas atendi kun malfermita buŝo kaj muŝoj eniras por esplori la odoron.[8]
Referencoj
- ↑ Species profile—Podargus papuensis (Papuan frogmouth). Queensland Government. Alirita 2024-04-04 .
- ↑ Papuan Frogmouth. Alirita 7a de Januaro 2015 .
- ↑ (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Pizzey, Graham. (1997) Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: HarperCollinsPublishers. ISBN 0-207-18013-X.
- ↑ 5,0 5,1 Strange, Morten. (2013) A Photographic Guide to the Birds of Indonesia, 2‑a eldono, Tuttle Publishing. ISBN 978-1-4629-1032-8.
- ↑ Papuan Frogmouth eating a Willie Wagtail. Alirita 8a de Marto 2017 .
- ↑ (Februaro 1994) “Stinking Birds and Burning Books”, Natural History 103 (2). Alirita 7a de Januaro 2015.. Ĉe Internet Archive.
- ↑ (Marto–Aprilo 1994) “Flies fly into frogmouth's mouth”, Science Frontiers (92). Alirita 7a de Januaro 2015..
Eksteraj ligiloj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


