Palangan

Palangan
vilaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 35° 4′ N, 46° 36′ O (mapo)35.067546.603888888889Koordinatoj: 35° 4′ N, 46° 36′ O (mapo) [+]
Palangan (Irano)
Palangan (Irano)
DEC
Situo de Palangan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palangan, Kurdistan [+]
vdr
Dum la festo Noruzo la vilaĝanoj bonvenigas la novan jaron estante sur la tegmentoj de siaj domoj, ludante kurdan muzikon kaj portante feliĉajn kaj buntajn vestaĵojn.

Palangan (perse: پالنگان) estas irana turisma vilaĝo en la centra parto de la provinco Kurdio. Ĉi tiu vilaĝo havas longan historion kiu datas de antaŭ la islama epoko. Ĝi situas en la valo Tangijur kaj apartenas al la urbo Kamjaran. Tipa por la vilaĝo estas ĝia ŝtupararkitekturo kiu aspektas kiel terasoj flanke de la monto[1]. La terasdomoj estas modeligitaj laŭ aliaj terasvilaĝoj en la kurda provinco.

Historio

Dum la historio, ĝi estis detruita kaj rekonstruita plurajn fojojn. Dum pli ol 400 jaroj, ĝi estis la sidejo de la Ardalan-registaro. Ĉi tiu areo estis unu el la gravaj centroj de la kurda provinco dum la epoko de la Selĝuka Imperio kaj pluen.

Loĝantaro

Laŭ la censo de Irana Statistika Centro la vilaĝo La nuna vilaĝo kun havas pli ol 1,000 loĝantojn kaj estis konstruita 2 kilometrojn de la malnova vilaĝo Palangan kiu estis pli ol 500 jaraĝa.

Geografio

Tiu ĉi vilaĝo situas flanke de monto. La rivero Tangi Var, kiu trapasas la vilaĝon, dividis ĝin en du partojn ambaŭflanke de la valo. Ĝiaj ŝtonaj domoj estas ĝenerale konstruitaj en formo de terasoj. La tegmento de la malsupra formo estas konsiderata la korto por la supera domo.

Turisma vilaĝo

La irana novjara festo Noruzo en la vilaĝo Palangan.

Je distanco de 800 metroj sudoriente de la vilaĝo Palangan, en la valo Tangiyur, estas kastelo kie videblas restaĵoj de domoj, fajrotemploj kaj malnovaj pontoj. La kastelo Palagan situas proksime de la vilaĝo, pinte de la monto. Laŭ la restaĵoj de moskeoj, malnovaj domoj kaj ĝardenoj de tiu vilaĝo, ŝajnas ke ĝia ĉefa fundamento devenas de la epoko de la samanida imperio[2].

La vilaĝo havas malnovan tombejon kie troviĝas kelkaj tomboŝtonoj en kufa skribo el la 6-a kaj 7-a jarcentoj.

Palangan-vilaĝo havas pli ol dudek varmegajn fontojn.

En la okcidenta parto de la vilaĝo, kiu kondukas al la vilaĝo Tafin, estiĝis fruktoĝardenoj. Fruktoj kiel granatoj, fragoj, persikoj, abrikotoj kaj figoj estas inter la produktoj de ĉi tiuj ĝardenoj. La varma somero kaj milda printempo de Palangan kaŭzis la printempan migradon de nomadoj al la altaĵoj de ĉi tiu vilaĝo, kiu estas akompanata de la prezentado de multaj tradiciaj kurdaj ceremonioj kiel ekzemple garian, chapleh kaj muziko siachmane, altirante multajn turistojn al ĉi tiu vilaĝo.

Kurda festo Noruzo

La festo Noruzo (tradicia irana novjara festo) okazas en la historia kaj turistamika vilaĝo Palangan. En ĉi tiu festo, homoj bonvenigas la printempon ludante tradician muzikon, portante buntajn vestaĵojn kaj estante sur la tegmentoj de la domoj[3].

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

(en) Filmeto kun bildoj el la vilaĝo Palangan, La vera Irano, YouTube, 2026

(fa) پايگاه خبرى هه‌وال , filmeto pri la festo Noruzo en Palangan, Telegram

Referencoj

  1. (fa) Vilaĝo Palangan, Tishine Iran Tour
  2. (fa) Konatiĝo kun Palangan-vilaĝo - Irana provinco Kurdio
  3. (fa) «پالنگان» روستایی در هزار توی تاریخ + عکس, arkivita de la originalo, la 18-an de aŭgusto 20138.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.