Palaco Finckenstein
| Palaco Finckenstein | |||
|---|---|---|---|
| Schloss Finckenstein | |||
|
| |||
| palaco kastelo | |||
| Bazaj datoj | |||
| Arkitekto | Jean de Bodt vd | ||
| Estiĝo | 1716 | ||
| Lando | Pollando | ||
| Situo | Kamieniec | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo)53.76741719.374444Koordinatoj: 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
| Posedata de | Finck von Finckenstein vd | ||




La Palaco Finckenstein ([1]) (germane Schloss Finckenstein; pole Pałac w Kamieńcu), proksime de Rosenberg en Okcidenta Prusio (ekde 1946 Susz) estis baroka palaco, desegnita de la arkitekto John von Collas inter 1716 kaj 1720 en la iama Okcidenta Prusio, ĉirkaŭ 40 km sude de Elbing (ekde 1946 Elbląg) en nuntempa Pollando.
Historio
Ĝi estis konstruita de prusia batalkampa-marŝalo, markizo, kaj grafo Albrecht Konrad Reinhold Finck von Finckenstein kaj restis en la posedo de la familio de Finck von Finckenstein ĝis 1782.[2] Post tio la grafoj Dohna-Schlobitten loĝis en ĝi ĝis 1945. Soldatoj de la Ruĝa Armeo incendiis la palacon la 22an de Januaro 1945, dum ties konkero de Orienta Prusio.[3] La ruinoj estas ankoraŭ videblaj. La parkon aliaranĝis la fama pejzaĝarĥitekto Eduard Petzold.
Napoleonaĵoj
La palaco famiĝis en 1807, kiam Napoleono loĝis tie el aprilo al junio tiujare. Kiam li vidis la palaco por la unua fojo, li diris: Enfin un chateau ("Finfine, jen kastelo").[4] La Traktato de Finckenstein inter Francio kaj Persio estis subskribita tie.[4] Tie, Napoleono renkontiĝis kun sia amatino Maria Walewska, kun kiu li loĝis en la palaco.[4] La holivufa filmo Conquest estis filmita en la palaco en 1937 kun Greta Garbo kaj Charles Boyer.[5]
Rilatoj al Esperanto
En la jaro 2004 la vilaĝon kaj la ruinojn de la Palaco Finckenstein survoje inter Malborko kaj Varsovio al la Esperanto-lingvo-debato vizitis esperantistoj: la japano Etsuo Miyoshi, la argentinano Atilio Orellana Rojas kaj la polo Eduardo Kozyra.


Referencoj
Eksteraj ligiloj
53° 46′ 05.51″ N 19° 22′ 20.39″ O / 53.7681972 °N, 19.3723306 °O (mapo)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




