Pagliacci
| Pagliacci | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| drama muzika verko | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | itala lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 19-a jarcento | ||||
| Ĝenro | Verismo | ||||
| |||||
| |||||
Pagliacci (laŭvorte: pajacoj) estas verisma opero en prologo kaj du aktoj de Ruggero Leoncavallo, kiu ankaŭ verkis la libreton. Ĝi premieris la 21-an de majo 1892 ĉe la Teatro Dal Verme en Milano sub la dirigento Arturo Toscanini.
La opero temas pri ekstergeedzeca amafero inter la edzino de vojaĝanta aktoro (klaŭno en teatra kompanio de la Commedia dell'arte) kaj vilaĝano. La amafero finiĝas per la morto de ambaŭ.
La refrenkoruso aperas dufoje: komence de la teatraĵo kaj komence de la dua akto. La ario " Recitar/Vesti la giubba " ("Tempo prezenti! Tempo surmeti vian kostumon!") estas unu el la plej rekoneblaj en la opermondo. [1]
Pagliacci estas la plej granda sukceso de Leoncavallo kaj lia ununura verko, kiu restas parto de la norma operrepertuaro hodiaŭ. Ĝi estas plej ofte prezentita kune kun Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni
Resuma intrigo
En trupo de vojaĝantaj aktoroj en malfrua 19-a-jarcenta Italio, la gvidanto, Canio, ekscias baldaŭ antaŭ sia prezentado pri la malfideleco de sia edzino Nedda, kiu havas amaferon kun Silvio. Canio tiam kantas la faman arion " Vesti la giubbia" kun la mem-alparolita verso " Ridi, pagliaccio, sul tuo amore infranto " ("Ridu, Bajazoo, pri via rompita amo"). Dum la prezentado, Canio alfrontas sian edzinon, kie realeco kaj teatra prezentado tragedie kunfandiĝas; fine, Canio mortigas kaj Nedda kaj ŝian amanton Silvio en kolereksplodo antaŭ la terurigita publiko.
Famaj pecoj el la opero
- "?Si può" (Ĉu povas?) - la prologo al la opero (Tonio vestita kiel Taddeo)
- "Son qua!" - Kamparana Koruso
- "Un tal gioco" (tia ludo) - ario (Canio)
- "Stridono lassu" - ario (Nedda)
- "Nedda! Silvio, a Quest'ora" dialogo kaj dueto (Nedda, Silvio)
- "Recitar... Vesti la giubba" monologo kaj ario. La plej fama peco en la opero. (Canio)
- "!Ohe! Ohe! Presto" (Ho! Ho! rapidiĝu!) - kamparana koruso
- "O Colombina" - serenado (Pepa kiel Arlekeno)
- "...No, Pagliaccio Non Son... Sperai" ario en du partoj (Canio)
Referencoj
- ↑ (February 2016) “Operapedia: Pagliacci”, Opera News 80 (8). Alirita 2017-02-19.. Arkivigite je 2021-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- [[scores:Category:{{{id}}}|Senpagaj partituroj de Pagliacci]] en la International Music Score Library Project
- Libretto en la itala
- Libretto en la angla
- La Durbeck Arkivo, paĝo sur 1931 filmo de Pagliacci
- Listo de Pagliacci registraĵoj ĉe operadis-opera-discography.org, de 2009
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

