Ovar
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ovar (stacidomo). |

| Ovar | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Portugalio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 3880 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 55 398 (2011) [+] | ||||
| Loĝdenso | 375 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 40° 52′ N, 8° 38′ U (mapo)40.866666666667-8.6333333333333Koordinatoj: 40° 52′ N, 8° 38′ U (mapo) [+] | ||||
| Areo | 147,7 km² (14 770 ha) [+] | ||||
| Horzono | Okcidenteŭropa Somera Tempo [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Ovar estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Região de Aveiro, kun 17 925 loĝantoj (2021).
Ĝi estas la sidejo de municipo Ovar kun areo de 147,70 km² kaj 55 398 loĝantoj (2021), subdividita en kvin fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Espinho, nordoriente kun Santa Maria da Feira, oriente kun Oliveira de Azeméis, sude kun Estarreja kaj Murtosa kaj okcidente kun Atlantiko, laŭ ĉirkaŭ 15 km de marbordo.
Fregezioj

La fregezioj de Ovar estas jenaj:
- Cortegaça
- Esmoriz
- Maceda
- União das Freguesias Ovar, São João, Arada kaj São Vicente de Pereira Jusã
- Válega
Historio
Estis loĝado jam el la prahistorio; marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco, tamen ĉe iama rio nun malaperinta, kaj same en la mezepoko kaj ĝis la 20-a jarcento. Plej frua referenco al la loknomo aperas en donacdokumento de 12a de junio 922, de Ordoño la 2-a de Leono al la Monaĥejo de Crestuma en kiu oni mencias porto de obal, reference al la tiam nomata rivero Obal (aŭ Obar), aktuala rivero Cáster. Jam en la mezepoko okazis sedimentado kaj la iama marhaveno perdis sian iaman gravon por salproduktado kaj fiŝkaptado (mencio en 1046).
En 922 Ordoño la 2-a donis Ovar al la monaĥejo de Castromire. Ovar iĝis municipo (concelho) el 1251, kun foruo aprobita de Manuelo la 1-a la 10an de februaro 1514.
En la 18-a kaj 19-a jarcentoj elstaris fiŝkaptado, kaj tieaj fiŝkaptistoj setliĝis en granda parto de la portugala marbordo, fondinte Torreira, As Areias (São Jacinto), Espinho, kaj loĝante ankaŭ en Afurada, Caparica, Olhão, Paramos kaj Ribatejo. En 1877, la fregezio Ovar havis 2 776 familiojn, tio estas 10 359 loĝantoj. En Ovar la fama verkisto Júlio Dinis redaktis "As Pupilas do Senhor Reitor" kaj faris la skizojn por sia plej fama verko "A Morgadinha dos Canaviais".
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. La municipo senĉese kreskis el la mezo de la 20-a jarcento. Ĝi estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) en 1984.
Vidindaĵoj
- Kapelaro Passos de Ovar kaj preĝejo de Ovar
- Preĝejoj de Válega kaj Furadouro
- Muzeoj pri Júlio Dinis; de Ovar; pri Religia Arto de Franciskanoj; de Folkloro “As Tricanas de Ovar”; pri lernejo Oliveira Lopes; Etnografia de Válega; de Tanoaria Ramalho; de Tanoaria “Farramenta”; de Juvelaro Carvalho.
- Kapeloj de Santo António (largo da Câmara Municipal de Ovar); de Nossa Senhora da Graça (urbocentro); de Almas (Nossa Senhora do Parto) - Jardim dos Campos; de Kalvario (Capelas dos Passos); de Misericórdia; de Santa Eufémia (aŭ de N. Sra da Conceição) - Carril; de Santa Catarina (lugar da Ribeira); de S. Roque (lugar da Ribeira); de Sro. do Poço (lugar da Ribeira); de N. Srª da Saúde; de Nunes da Silva; de S. Miguel (lugar de S. Miguel); de Nª Sra. da Boa Viagem (Torrão do Lameiro); de S. Pedro (Carregal); de Santa Marinha (lugar da Marinha);
- Animaltaretoj Alminhas de Nª Sra. do Livramento (Estrada da Marinha); de S. José (Cova do Frade); de Avenida da Régua.
- Parkoj de Buçaquinho kaj de Ovar
- Strandoj de Furadouro, de Cortegaça, de Barrinha - Esmoriz, de São Pedro de Maceda, de Torrão do Lameiro (Praia dos Marretas) kaj rivera strando de Areínho
Bildoj
-
Strando de Furadouro
-
Strando de Furadouro
-
Furadouro
Vidu ankaŭ
- Ovar (stacidomo)
- Carvalheira-Maceda (stacidomo)
- Cortegaça (stacidomo)
- Esmoriz (stacidomo)
- Válega (stacidomo)
Bibliografio
- OLIVEIRA, Miguel de (Pe.). Ovar na Idade Média. Ovar: Câmara Municipal de Ovar, 1967. 258 p.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




