Otto Lindblad
| Otto Lindblad | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 31-an de marto 1809 |
| Morto | 26-an de januaro 1864 (54-jaraĝa) en Norra Mellby church parish |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Alma mater | Universitato de Lund (1829–) |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto ĥorestro violonisto sonorilisto dirigento |

Otto Jonas LINDBLAD (31 de Marto, 1809 – 26a de Januaro, 1864), estis sveda komponisto. Li estas fama ĉefe pro la muzikigo de Kungssången, nome la sveda reĝa himno.
Otto Lindblad estis la filo de pastoro. Li naskiĝis en Karlstorp kaj ĉeestis en gimnazio en Växjö. En 1829 li komencis akademiajn studojn en la Universitato de Lund. En Lund, li formis grupon kun A. E. Christernin kaj J. Meurling, kune kun kiuj li ludis kaj kantis tipon de tripartaj muzikpecoj. La grupo iĝis konata kiel "muzika trifolia bando". En 1836 li finis siajn studojn kaj tute dediĉis sian tempon al muziko. Du jarojn poste li formis la Asocion de Lund-Studentaj Kantistoj. La 5an de Decembro 1844 li prezentis la Reĝan Himnon por la unua fojo, je celebro por la reĝo Oskaro la 1-a.
En 1846 Lindblad entreprenis nacian turnenon kun la menciita Lunds Studentsångförening. La enspezo de la turneo estis uzota por studenta loĝado en Lund, sed la profito estis tro malgranda kaj ili sukcesis alporti hejmen nur 1500 riksdaler. Printempe de 1847 li enposteniĝis kiel pastoro kaj orgenisto en Mellby. Li edziĝis al Emma Andersson en 1855. Ties nura filo, nome filino, mortiĝis infane. Otto Lindblad mortiĝis en Norda Mellby je aĝo de 55 jaroj, post longa periodo de malsano.
Komponoj
- "Trollhättan"
- "Längtan till landet" (pli bone konata kiel "Vintern rasat ut...")
- "Liten fågel"
- "Minnets temple"
- "Sångfåglarne"
- "Till konung Oscar I"
- "Ur Shakespeares Henrik III"
- "Ångbåtssång"
- "Kungssången" - Reĝa Himno
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

