Origa
| Origa | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Ольга Витальевна Яковлева |
| Aliaj nomoj | Орига • Origa |
| Naskiĝo | 12-an de oktobro 1970 en Kochenёvo |
| Morto | 17-an de januaro 2015 (44-jaraĝa) en Tokio |
| Mortokialo | pulma kancero |
| Lingvoj | rusa • japana |
| Loĝloko | Tokio |
| Ŝtataneco | Soveta Unio Rusio Japanio |
| Okupo | |
| Okupo | kantaŭtoro kantisto diskografa artisto |
| TTT | |
| Retejo | http://origamusic.com/ |
Origa (ruse Ольга Витальевна Яковлева; japane オリガ, naskiĝis la 12-an de oktobro 1970 en urbeto Koĉenevo, Novosibirska provinco, Rusio mortis la 17-an de januaro 2015 en Tokio, Japanio, kiam ŝi aĝis 44 jarojn) estas fama rusdevena japana kantistino kaj komponistino.
Biografio
Ekde 1975 Olga frekventis la muzikan lernejon kaj poste Novosibirskan muzikan kolegion, kiun ŝi sukcese finis en 1991. Decembre de tiu jaro laŭ invito de profesoro Kaneko de Universitato de Hokajdo ŝi venis la japanan urbon Sapporo por partopreni en privataj koncertoj.
Informo pri furoro de la rusa kantistino disvastiĝis rapide kaj Olga ricevis inviton de kelkaj laŭsezonaj kanzonaj festivaloj. Origa (tiel ŝanĝiĝis la rusa persona nomo Olga japanmaniere) partoprenis tiam en multaj projektoj kun diversaj artistoj kaj aliĝis ties koruson por helpi al la viktimoj de la tertremo en Kobeo okazinta la 17-an de januaro 1995.
Vintre de 1992 oni proponis registri sur disko kaj eldoni provan etan albumon kaj la 25-an de majo 1994 jam aperis ŝia granda albumo "Origa". Havis grandan sukceson ŝia dua albumo "Poluŝko-Pole" (ruse Полюшко-Поле, japane ポーリュシカ・ポーレ), kiun oni aplikis por TV-dramo "Ao no Jidai" (japane
Ĝis 2007 aperis jam naŭ albumoj kaj kvar diskoj. Grandan famecon ricevis en Japanio kaj ekster ĝi ŝia disko por animeo "Ghost in the Shell: Stand Alone Complex" (Fantomo en ŝelo:Aŭtonoma komplekso) sub titolo "Inner Universe" (Ena Universo), kiun komponis ŝia amikino Yoko Kanno.
Ŝi estis aktiva membrino de Asocio de rusoj loĝantaj en Japanio kaj unu el fondintoj de la ruslingva lernejo en Tokio. Multaj japanoj komencis lerni la rusan lingvon, post kiam ili aŭskultis ŝiajn ruslingvajn kanzonojn.
Origa mortis la 17-an de januaro 2015 en tokia kliniko pro kornesufiĉo, kiam ŝi aĝis nur 44 jarojn.
Familio
En 1998 ŝi edziniĝis al irana produktanto Zhian Saedi, kun kiu ŝi interkonatiĝis dum ŝia koncerto. Ŝi naskis filon Aljoŝa (ruse Алёша, plene Алексей) Saedi en 2000.
Diskaro
- Crystal Winter (Kristala vintro) 1994
- ORIGA 1994
- Illusia (Iluzio) 1995
- Aria (Ario) 1996
- The Best of ORIGA (La plej bono de ORIGA) 1999
- Era Of Queens (Erao de reĝinoj) 2003
- SPIRAL (Spiralo) 2006
- LELEYALA 2006
- Land of Love (Lando de amo) 2006
- THE SONGWREATH (Kanta florkrono) 2008
- The Annulet (La nuligo) 2013
Eksteraj ligiloj
- [1] Origa's interview on Music Box TV (Russia) ruse
- [2] Arkivigite je 2016-11-02 per la retarkivo Wayback Machine ŝia ttt-ejo ruse, japane, angle
- [3] Origa dancas en la orienta stilo kaj kantas japane (video)
- [4] Poluŝko-Pole ruse (video)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

