Orelsan
Aurélien Cotentin, alnomata Orelsan (/ɔʁɛlˈsan/), estas franca repisto, kantisto, komponisto, aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.
Li komencis sian karieron en interreto, ĉefe per la retejo Myspace. Li fariĝis fama en 2008 danke al sia kanto Changement. En 2009, li eldonis sian unuan albumon, Perdu d’avance (Antaŭperdita). Samtempe, la kanto Sale Pute estis temo de polemiko. Tamen, la albumo estis atestita kiel ora disko. Li eldonis duan albumon Le Chant des sirènes (La kanto de sirenoj) en 2011.
Duope kun sia amiko Gringe, il eldonis albumon en 2013; li faris la filmon Comment c’est loin en 2015, kaj faris la retserion Bloqués elsenditan sur Canal+ kaj sur Jutubo en 2015-2016. En ĉi tiuj tri produktadoj, Orelsan ludas similan rolon de perdita, maldiligenta kaj inventema tridekjarulo.
Ekde 2016 li estis la franclingva voĉo de Sajtama en la animeo One Punch Man. En 2017, li eldonis la unuopaĵon Basique (klipo vidita pli ol 100 000 000 da fojoj ĉe Jutubo[1]), kaj sian trian albumon: La fête est finie (La festo estas finita). La albumo estis atestita kiel duobla diamanta disko.
Lia kvara albumo, Civilisation (Civiliso), estis publikigita en 2021. La albumo estis konfirmita kiel diamanta disko post kvin monatoj. Tio estis la plej rapida atestita albumo.
En oktobro 2025, Orelsan publikigis sian duan filmon, Yoroï. En novembro, li publikigis sian kvinan albumon, La Fuite en avant, kiu estis atestita platena post ses semajnoj. Tiam oni malkaŝis, ke li havas infanon, kiun li mencias en pluraj el siaj kantoj, precipe "dans quelques mois" (post kelkaj monatoj) kaj "deux et demi" (du kaj duono). Dokumenta serio titolita Orelsan: Yoroï, un an dans l'armure (Orelsan: Yoroï, Unu Jaro en Kiraso) estis publikigita en novembro 2025, kronikante la kreadon de la filmo Yoroï. La 16-an de januaro 2026, li komencis sian turneon en Caen per tri koncertoj.
Li ricevis plurajn premiojn, aparte li estas la tria artisto kun plej multe Victoires de la musique, el kiuj gajnis 12[2].
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

