Oravo
| Oravo | |
| slovake Orava, pole Orawa, hungare Arva | |
| rivero | |
Oravia burgo kun rivero Oravo
| |
| Oficiala nomo: Orava | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Žilina |
| Distriktoj | Distrikto Námestovo, Distrikto Tvrdošín, Distrikto Dolný Kubín |
| Alfluantoj | |
| - maldekstraj alfluantoj | 11
|
| - dekstraj alfluantoj | 12
|
| Elektitaj municipoj | 15
|
| Ĉefa fontrivero | Blanka Oravo |
| - situo | Paráč, Oravia Maguro |
| Apuda fontrivero | Nigra Oravo |
| - situo | Góra Żeleźnica |
| Kunfluejo de fontriveroj | Oravia akvobaraĵo |
| Enfluejo | Váh |
| - situo | Kraľovany |
| - alteco | 430,7 m |
| Longo | 60,3 km (37 mi) |
| Akvokolektejo | 1 991,8 km² (199 180 ha) |
| Trafluo | |
| - mezproksima | 34,5 m³/s |
| - maksimuma | 1 120 m³/s |
| - minimuma | 2,3 m³/s |
Oravo (pole Orawa, hungare Árva, slovake Orava) estas rivero en nordokcidenta Slovakio en historia regiono Oravio. Ĝi estas 60,3 km longa kaj ties akvokolektejo havas areon 1991,8 km².
Paso de la fluo
Ĝi estiĝas per kunfluo de Blanka Oravo kaj Nigra Oravo; sur ilia kunfluejo estis konstruita Oravia akvobaraĵo. El la akvobaraĵo ĝi elfluas sub nomo Oravo tra sudokcidenta direkto. Proksime de municipo Kraľovany ĝi enfluas ĝis Váh kaj en supermara alteco 431 m.
Alfluantoj
- de maldekstre – Oravica, Studený potok, Krivský potok, Chlebnický potok, Šarý Grúň, Pribiš, Pucov, Jasenovský potok, Mlynský potok, Trsteník, Žaškovský potok
- de dekstre – Ráztoka, Podbielsky Cickov, Dlžiansky Cickov, Dubový potok, Skalický potok, Račová, Racibor, Jelšava, Lehotský potok, Orvišník, Istebnianka, Zázrivka, Bystrička
Akva reĝimo
La plej granda trafluoin ĝi havas en marto kaj en aprilo, kiam degelas neĝo, male la malplej grandan ĝi havas en januaro kaj en februaro. Historie malplej altan trafluon estis registrita ankoraŭ antaŭ konstruo de Oravia akvobaraĵo – 4,8 m³/s, plej granda nur post ties finkonstruo la 19-an de junio 1958 – 2300 m³/s.
Interesaĵo
21.11.1939: Tria Regno, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de okupata pola teritorio - la aneksitaj komunumoj revenis post subskribo de la pola-ĉeĥoslovaka protokolo el la 20-a de majo 1945.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
