OpenAI

OpenAI
OpenAI Foundation
OpenAI LP
entrepreno Redakti la valoron en Wikidata
Dum 8-a de decembro 2015 - nekonata/nuntempe
Jura formo korporacio en Delavaro
Fondita 11a Decembro 2015
Fondintoj Sam AltmanIlon Mask • Ilya Sutskever • Greg Brockman • Wojciech Zaremba • Andrej Karpathy • John Schulman • Trevor Blackwell • Vicki Cheung • Diederik P. Kingma • Pamela Vagata vd
Sidejo San Francisco, Kalifornio, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Sam AltmanSam Altman • Mira Murati • Emmett Shear
Dungitoj 4 500 (stato: 21-a de marto 2026)
Agokampo DALL-E • GTP-3 • GPT-4 • ChatGPT • GPT-5
filiaj kompanioj OpenAI LP • OpenAI Group PBC vd
Posedataj kompanioj OpenAI Group PBC • OpenAI Holdings • OpenAI GP • ChatGPT • The Deployment Company vd
TTT https://openai.com/
vdr

OpenAI LP estas esplorfirmao pri artefarita intelekto (AI) kontrolita de la neprofitcela organizaĵo OpenAI Inc.

La ĉefaj sponsoroj de la organizo estas la investanto kaj entreprenisto Elon Musk kaj la kompanio Microsoft. La celo de OpenAI estas evoluigi kaj surmerkatigi malferman artefaritan intelekton en maniero kiu helpas la socion kaj ne damaĝas ĝin.

OpenAI traktas la demandon de la "ekzista minaco de artefarita intelekto" - do la ebla superado kaj anstataŭigo de homa intelekto per artefarita intelekto. Por kontraŭbatali ĉi tiun riskon en la evoluo de artefarita intelekto, OpenAI estis kreita kiel malfermkoda neprofitcela organizo. Ĉi tio devus certigi ke la organizo estas sendependa de devoj al sponsoroj kaj iliaj interesoj. Tio donu al esploristoj la liberon havi pozitivan efikon al socio longtempe.

Produktoj

DALL-E

Bildo de Zamenhof ignorante krokodilon kreita per DALL-E 2.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo DALL-E.

DALL-E estas sistemo por krei bildojn.

GPT kaj ChatGPT

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ChatGPT.

GPT estas sistemo por krei tekston, ChatGPT estas babilroboto

ChatGPT respondas al la demando: "Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio?"

Whisper

Whisper estas transskribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo kiu ankaŭ kapablas traduki.

Sora

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sora (artefarita intelekto).

Sora estas sistemo por krei videojn.

Open AI kaj Esperanto

Kelkaj produktoj de Open AI parte aŭ tute subtenas Esperanton. La teksta sistemo GTP-3[1] kaj ChatGTP-4[2] tre bone funkcias en Esperanto kaj kapablas krei Esperantajn tekstojn kun malmultaj eraroj. La transskribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo "Whisper" nur parte subtenas Esperanton. Ĝi kapablas traduki Esperanton, sed ĝi ne ĝuste transskribas ĝin.

Polemiko

Ĉar la teknologio ChatGPT-4 estas memlerna, ankaŭ misinformado povas esti disvastigata, tiel ke homoj eble longdaŭre ne plu vere scios kio estas vera kaj falsa[3].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Afiŝo ĉe Reddit pri GPT-3 kaj Esperanto: https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/sljb9u/the_neural_network_openai_gpt3_speaks_esperanto/
  2. "Babilado kun ChatGPT pri naskiĝtagon, skribmaŝinojn, neĝoglobukarulojn kaj la sencon de la vivo" ĉe https://proycon.anaproy.nl/posts/chatgpt-esperanto/ Laste kontrolita je la 5a decembro 2022
  3. (nl) Monique Weijnans, Chat-GPT: vloek of zegen?, Jong Neerlandistiek, la 24-an de marto 2023

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.