Old Shatterhand
| Old Shatterhand | |
|---|---|
| literatura rolulo fikcia homo | |
| Kreita de | Karl May |
| Rolita de | Lex Barker |
| Informoj | |
| Eble sama | Kara ben Nemsi • Karl May |
| Sekso | vira |
| Okupo | termezuristo • instruisto • ĉasisto • gentestro • revolveristo |
| Gefratoj | Winnetou |
La arbarano Old Shatterhand estas kun sia amiko laŭsanga frato indiana estro Winnetou la plej konata literatura personaĵo, kiun kreis la germana verkisto Karl May. La nomo "Shatterhand" en traduko signifas "disbatanta mano" kaj la komenca "Old" estas aldonita, ĉar May konsideris tion kiel tipe amerika kaj plie simbolanta, ke la heroo estas sperta, ruza kaj merita. La romana old Shatterhand ricevis sian nomon de sia amiko Sam Hawkens pro tio, ke li kapablis sian kontraŭulon neniigi per unu bato de la pugno.
Prototipo de tiu ĉi heroo aperis ne nur en la amerika Sovaĝa Okcidento, sed ankaŭ en la Oriento, kie li estas konata sub nomo Kara ben Nemsi.

Konataj atributoj de Old Shatterhand estas liaj pafiloj ursobatilo (Bärentöter) kaj henrika pafilo (Henrystutzen), ambaŭ fabrikitaj de fikcia pafilisto de nomo Henry el St. Louis. La henrika pafilo ebligis elpafi 25 ekpafojn sen ŝargado kaj ĝi estas evidente mesaĝo al vera pafilo de Benjamin Tyler Henry. En Ameriko Old Shatterhand rajdis ĉevalon Hatátitlá (Fulmo), kiun donacis al li Winnetou kaj kiu estis frato de lia propra ĉevalo Ilĉí (Vento).
Karl May ankaŭ nomigis laŭ Old Shatterhand sian domon en Radebeul ĉe Dresdeno, kiun li nomigis "Vilao Shatterhand" kaj hodiaŭ estas en ĝi muzeo.
La fikcia personaĵo de Old Shatterhand fariĝis denove tre populara post la jaro 1962, kiam estis filmita unu el la plej famaj filmoj inspiritaj de verko de Karl May La trezoro sur Arĝenta lago. En tiu ĉi kaj kelkaj sekvantaj filmaj adaptoj pruntedonis al li la vizaĝon la usona aktoro Lex Barker.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

