Olaszliszka
Olaszliszka [olasliska] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sárospatak. Olasz signifas: italo.



Bazaj informoj
- Areo: 40 km²
- Alto super marnivelo: 109 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2418/21.4322
- Loĝantaro: 1800
- Poŝtkodo: 3933
- Telefonprefikso: 47
Situo
Olaszliszka situas parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Sárospatak troviĝas 17, Tokaj kaj Szerencs po 18, Abaújszántó 23, Miskolc 57 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1239 en formo "LYSKA". Béla la 4-a venigis tien italojn por prosperigi la vinkulturon. En 1466 Matiaso la 1-a nomumis la komunumon kampurbo kun rajto de bazarado jare po 3, baldaŭe la urbeto akiris sendoganecon en 1530. Post 8 jaroj la urbeto apartenis al la Habsburga Imperio ĝis 1606, poste al Transilvanio, dume en 1567 la turkoj detruis la urbeton. En 1831 kaj en 1871 ĥoleroj okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto, klubo de maljunuloj.
Mortbato
En 2006 instruisto aŭte trairis la vilaĝon, dume abrupte knabino aperis antaŭ la aŭto. Li tuj bremsis kaj elaŭtiĝis konstante tion, ke nur tuŝo okazis, la knabino restis sana. Tamen tuj amaso da ciganoj grupiĝis (ja la knabino estis ciganino) kaj senindulge ili mortbatis la instruiston. Tiu ago metis en fokuson Olaszliszka.
Vidindaĵoj
- romkatolika, parte gotika Kirko Ĉieliro de Maria (Olaszliszka) de 1320, la nekutima turo pretiĝis en 1632 ankaŭ por sentinela turo, en la 18-a jarcento la preĝejo barokiĝis
- grekokatolika preĝejo
- Kalvinana kirko (Olaszliszka)
- abatejo, ekde la la 17-a jarcento impostoprena domo, post jarcento gastejo kaj haltejo de poŝtoservo (diliĝenco)
- sinagogo
- ŝtonoponto
Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando
| Bodrogolaszi | Érolaszi | Kisolaszi | Lapincsolaszi | Nagyolaszi | Olasz |
| Olaszfa | Olaszfalu | Olaszliszka | Olasztelek | Szepesolaszi |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.