Okoč
| Okoč | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Slovakio | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 930 28 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 659 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 53′ N, 17° 49′ O (mapo)47.8905555617.80972222Koordinatoj: 47° 53′ N, 17° 49′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 112 m [+] | ||
| Areo | 63,426773 km² ( 634 2.6 773 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Okoč, hungare Ekecs (ekeĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komarno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Veľký Meder 5 km-ojn for. Apud la vilaĝo lagoj kaj kanalo troviĝas. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 en formo Ekech, tiam ĝi apartenis al fortikaĵo de Komárom. Tial la loĝantaro havis privilegiojn, la plej ofta okupiĝo estis fiŝkaptado. Baldaŭe la bienoj apartenis al diversaj ekleziuloj. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En 1822 okazis incendio.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 544 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis. En 1976 memstara vilaĝo Opatovský Sokolec kuniĝis al Okoč, pli frue ankaŭ la kolĥozoj unuiĝis. En 2001 loĝis tie 3804 da homoj (3520 hungaroj kaj 231 slovakoj).
Vilaĝservoj estas hungarlingva lernejo kaj faklernejo, biblioteko, 2 kulturdomoj.
Vidindaĵoj
- katolika baroka-klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Vendelo de 1790
- kalvinana templo de 1822, en 1901 kaj en 1954 trakonstruita
Nomportantoj
- Géza Ekecs sub pseŭdonomo László Cseke (ĉeke) estis la plej konata redaktoro de hungara dissendo de Radio Libera Eŭropo
Famuloj
- en Okoč naskiĝis ĉeĥoslovakiana hungara literaturhistoriisto Zoltán Fónod.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



