Obstalden
| Obstalden | |
|---|---|
| vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Glaruso |
| Komunumo(j) | Glaruso Nordo |
| Geografia situo | CH1903: 729888 / 219855 (mapo)47.1169444444449.1502777777778Koordinatoj: 47° 7′ N, 9° 9′ O; CH1903: 729888 / 219855 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 460 |
| Areo | 23,76 km² |
| Alteco | 684 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8758 |
Obstalden estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 460 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Obstalden estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Geografio
Obstalden situas ĉe la suda bordo de Valenlago. La efektiva vilaĝo troviĝas sur teraso de Kerenzerberg sur alteco de 685 m s.m. Al la iama komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo la vilaĝetoj Hüttenberge, Walenguflen, Nidstalden, Voglingen kaj Mühletal. Kune kun Filzbach kaj Mühlehorn Obstalden formas la regionon Kerenzerberg. Sur la iama komunuma teritorio situas la montmasivo Mürtschenstock.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Obstalden limas en nordo aliflanke de Valenlago al Amden (SG), en oriento al Mühlehorn, en sudo al Quarten (SG), en sudsudokcidento al Sool, en sudokcidento al Ennenda, kaj en okcidento al Filzbach.
Monda naturheredaĵo
Obstalden apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Trafiko
Obstalden estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Mühlehorn al Mollis. Sub la vilaĝo pasas en tunelo la sudaj ŝpuroj de la svisa aŭtovojo A3 direkte al Zuriko, dum la nordaj ŝpuroj pasas laŭlonge de lagobordo al la direkto de Koiro. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 2 kilometrojn nordoriente en Mühlehorn.
Historio
La unua dokumenta mencio de Obstalden datiĝas el la jaro 1340 en la urbaro de la Monaĥejo Säkingen.[1]
Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Obstalden estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun la komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen kaj Oberurnen al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Obstalden sur la komunuma retejo[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
Bildoj
-
Preĝejo de Obstalden
-
Rigardo de Obstalden al Amden kaj Leistchamm
-
Vilaĝa vendejo kaj poŝtoficejo
-
Vilaĝeniro de Obstalden, rigardo al Valenlago kaj Churfirsten
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






