Nutromalsano
| Nutromalsano | |
|---|---|
| malsano • psika malsano | |
Nutromalsanoj, nutromalordoj aŭ malordoj de la manĝokonduto (MMK) enhavas variajn kronikajn kaj progresajn malsanojn kiuj, spite ties montro tra la manĝokonduto, reale konsistas en gamo tre kompleksa de simptomoj inter kiuj hegemonias ŝanĝo aŭ distordo de la korpa membildo, granda timo al dikiĝo kaj la akiro de serio de valoroj tra la korpa bildo, kvankam estas kelkaj nutromalordoj kiuj faras, ke persono englutu troajn manĝaĵojn.
En la lastaj 30 jaroj, la MMK-oj aperis kiel malsanoj pli kaj pli oftaj, ĉefe ĉe adoleskuloj. La studoj pri la ofteco de tiuj malordoj montras priokupigan pliiĝon, ĉefe en la populacio de junaj virinoj. Oni trovis, ke inter 1 kaj 2 % de la virinoj suferas pro anoreksio kaj inter 1 kaj 3 % suferas pro bulimio. Tiuj malordoj okazas en proporcio de 10 ĝis 1 en virinoj rilate al viroj, kvankam en la lastaj jaroj pliiĝis la nombro de viroj kiuj suferas proe. Ĝenerale la komenco de la malordoj de la manĝokonduto okazas ĉirkaŭ la 14 jaroj ĝis la 20 jaroj.
En Meksiko oni faris diversajn studojn por detekti tiujn kondutajn misordojn. La trovoj en montraĵoj reprezentaj de studentoj de inter 14 kaj 24 jaroj indikis, ke 1.1 % de viroj kaj 5 % de virinoj en la ŝtato Morelos kaj 3.4 % de viroj kaj 9.6 % de virinoj en la Meksikurbo referencas tiujn kondutojn.[1]
Notoj
- ↑ Casanueva, Esther (2008). Nutriología Medica. México: Medica Panamericana. pp. 128-129.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
